본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6311

언어: Esperanto

vincas (프로필 보기) 2010년 7월 17일 오후 3:05:43

Mi pensas ke laŭtparolilo estas aparato por laŭtigi voĉon aŭ sonon.

kutimo aŭ sperto

Paulinho (프로필 보기) 2010년 7월 17일 오후 6:37:31

Kapaŭskultilo aŭ laŭtparolilo?

Kapaŭskultilo. Mi ĉiam studas fremdan lingvon. Aliuloj ne necesas toleri miajn ekzercadojn.

Araba aŭ rusa (lingvo)?

dobri (프로필 보기) 2010년 7월 17일 오후 8:04:54

vincas:
kutimo aŭ sperto
Kvankam ĉiuj homoj agas laŭ sia kutimo, pli grava estas sperto.
Araba lingvo fariĝas pli grava ol la rusa.

Fajfilo aŭ fajlilo?

Espi (프로필 보기) 2010년 7월 17일 오후 9:28:29

dobri:Fajfilo aŭ fajlilo?
Fajfilo nur estas brua, fajlilo ofte estas utila ilo.

Ĉu kvar varmegaj someraj semajnoj kun aŭ sen pluvaj tagoj?

vincas (프로필 보기) 2010년 7월 18일 오후 12:56:46

sen pluvaj tagoj, ĉar mi tre malŝatas pluvon.

malofta aŭ rara

patrik (프로필 보기) 2010년 7월 18일 오후 1:25:58

vincas:sen pluvaj tagoj, ĉar mi tre malŝatas pluvon.

malofta aŭ rara
Mi persone tendencas al Bonlingvismo, do mi elektas "malofta"-n. okulumo.gif

"^_^" aŭ "ridulo.gif"?

Espi (프로필 보기) 2010년 7월 18일 오후 10:07:44

patrik:
vincas:sen pluvaj tagoj, ĉar mi tre malŝatas pluvon.

malofta aŭ rara
Mi persone tendencas al Bonlingvismo, do mi elektas "malofta"-n.
Patrik, ne estas aĵo de bonlingvismo!
Atentu la diversajn signifojn de ambaŭ terminoj!

Malofta: okazanta malmultajn fojojn

Rara: 1. altvalora pro sia malabundo; 2. malofte trovebla

Amike sal.gif

vincas (프로필 보기) 2010년 7월 19일 오후 2:03:00

ridulo.gif, ĉar mi tio ofte uzas.

Sed mi pensas ke estu bone uzi kaj ^_^

organizo aŭ organizacio

Espi (프로필 보기) 2010년 7월 19일 오후 4:39:14

vincas:organizo aŭ organizacio
Organizo. Ĉar mi ne trovis la alian vorton.

Ĉu bicikli kun aŭ sen kasko?

Hispanio (프로필 보기) 2010년 7월 19일 오후 5:01:16

Kun kasko (ĉu kapilo?), ĉar ĝi protektas vin.

Bone tajpi vortojn aŭ malvone taipi bortoin?

다시 위로