去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto, 2008年11月22日

讯息: 6311

语言: Esperanto

vincas (显示个人资料) 2010年8月10日下午3:57:12

Tramo, ĉar mi neniam veturis per tia speco de veturilo.

verda aŭ flava

dobri (显示个人资料) 2010年8月10日下午4:07:43

Kvankam samideanoj favoras verdan koloron, al mi pli plaĉas la flava.

Urno aŭ urso?

Espi (显示个人资料) 2010年8月10日下午8:16:39

dobri:Urno aŭ urso?
Plej ŝatus al mi urso en la urno.
Sed mi elektas urson, ĉar ĝi estas signo de vivo.

Ĉu algebro aŭ geometrio?

vincas (显示个人资料) 2010年8月11日上午11:54:23

geometrio, ĉar mi gin tre malplaĉis, kiam mi lernis en lernejo.

doni aŭ preni

horsto (显示个人资料) 2010年8月11日下午5:39:13

vincas:geometrio, ĉar mi gin tre malplaĉis, kiam mi lernis en lernejo.

doni aŭ preni
Mi pli volonte donas al vi klarigon:
ne "mi gin tre malplaĉis" sed:
"ĝi tre malplaĉis min"

"ĝi tre malplaĉis al mi".

ĉu estis vincas kiu ne plaĉis al la geometrio
aŭ ĉu ne plaĉis la geometrio al vincas?

vincas (显示个人资料) 2010年8月12日上午11:19:45

geometrio, ĉar ĝi tre malplaĉis al mi ^_^

Dankon !

dobri (显示个人资料) 2010年8月13日下午5:46:30

Ankaŭ mi elektus geometrion,ĉar ĝi pli bone montras la faktojn ol algebro.

Agi aŭ agiti?

Espi (显示个人资料) 2010年8月14日下午10:51:17

dobri:Ankaŭ mi elektus geometrion,ĉar ĝi pli bone montras la faktojn ol algebro.

Agi aŭ agiti?
Kelkfoje oni ne povas agi sen agiti. Pro tio mi elektas agiti.

Ĉu survanga aŭ parola punado?

Filu (显示个人资料) 2010年8月15日上午12:44:00

Per interreto estas malfacile survangi iun, sed tamen eblas hontigi (se ne puni) per (skriba) paroloj. Ĉar mi pli ŝatas ne esti punita, mi ĉi tie elektas survangon (kaj mi volonte akceptos ĝin se iu povas ĝin al mi doni).

Ŝuoj aŭ botoj?

dobri (显示个人资料) 2010年8月15日上午5:57:11

Kvankam boto similas al la ĉeĥa vorto "bota", tamen al mi pli plaĉas ŝuoj.

Brogaĵo aŭ brokaĵo?

回到上端