Aller au contenu

Verrouillé
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 novembre 2008

Messages : 6311

Langue: Esperanto

glig (Voir le profil) 2 octobre 2010 11:07:30

white knight:

Kosistorion mi ne bezonas, ĉar mi ne estas religiema. Sed ĉio konsistas el io, do mi prenas "konsisto -n".

gasturbo aŭ gasturbino ?

(Cetere: gasturbino ne estas ina gasturbo! rido.gif
Tre interese, mi supozas ke vi volis diri tion: gas+turbino=gasturbino.

Sed mi elektas gasturbon, ĉar estas neniam sufiĉe da gasteco. okulumo.gif

Cikonio aŭ cikorio? ( ne riproĉu min, tielaj vortoj mi trovis en la vortaro. ridulo.gif)

galvis (Voir le profil) 2 octobre 2010 14:48:04

Mi preferas cikorion, ĉar mi povas manĝi ĝin kun vinagro.

viskio aŭ vodko ?

Miland (Voir le profil) 2 octobre 2010 18:20:52

galvis:viskio aŭ vodko ?
Vodko, tamen miksita kun aliaj likvaĵoj.
Paperlibroj aŭ e-libroj?

dobri (Voir le profil) 3 octobre 2010 18:30:08

Kvankam mi ofte legas e-librojn, tamen laŭ mia opinio ankoraŭ longe estos bezonataj paperaj libroj (por mi precipe E-libroj.

Onko aŭ onklo?

Miland (Voir le profil) 3 octobre 2010 21:14:39

dobri:Onko aŭ onklo?
Ho ve, mi preferus iu ajn onklo al vivminaca malsano!

William Shatner aŭ James Kirk?

galvis (Voir le profil) 5 octobre 2010 12:45:26

Miland skribis :
William Shatner aŭ James Kirk?
Definitive, James Kirk, ĉar li estas eterna.

Urbo aŭ vilaĝeto ?

dobri (Voir le profil) 5 octobre 2010 20:06:06

Urbo, ĉar ĝi estas pli granda.

Konturo aŭ kontuzo?

Miland (Voir le profil) 5 octobre 2010 20:34:44

dobri:Konturo aŭ kontuzo?
Certe bela konturo ol dolora kontuzo!

Butero aŭ margarino?

dobri (Voir le profil) 5 octobre 2010 20:55:22

Margarino ja estas nur imitaĵo de vera butero.

Anso aŭ ansero?

Miland (Voir le profil) 8 octobre 2010 14:59:59

Ansero ŝajnas pli manĝebla. Vagonaro aŭ aŭtobuso (por vojaĝi inter grandaj urboj)?

Retour au début