ไปยังสารบัญ

ปิด
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

จาก Kokcineleto, 22 พฤศจิกายน 2008

ข้อความ 6311

ภาษา: Esperanto

glig (แสดงโปรไฟล์) 8 ตุลาคม 2010, 21:34:52

Miland:Vagonaro aŭ aŭtobuso (por vojaĝi inter grandaj urboj)?
Ambaŭ estas bonaj vojaĝiloj sed mi prefere vojaĝas per la vagonaro. Estas pli agrable el multaj kaŭzoj.

Kuracistoj aŭ advokatoj?

okulumo.gif

Miland (แสดงโปรไฟล์) 9 ตุลาคม 2010, 10:26:22

white knight:kuracaj plantoj aŭ tabledoj?
Plantoj, se kaj senpagaj kaj resanigaj!
Aspirino pilola aŭ solviĝa?

galvis (แสดงโปรไฟล์) 9 ตุลาคม 2010, 11:41:52

Mi preferas solviĝan aspirinon.

Skribi per krajono aŭ per globkrajono ?

Miland (แสดงโปรไฟล์) 9 ตุลาคม 2010, 11:53:41

Kutime me ne intencas forigi skribaĵon, do mi elektas krajonon. Globkrajono aŭ fontoplumo?

dobri (แสดงโปรไฟล์) 10 ตุลาคม 2010, 17:35:05

Fontoplumon mi jam longe ne uzis. Globkrajonoj estas pli kutimaj.

Bando au bendo?

Miland (แสดงโปรไฟล์) 10 ตุลาคม 2010, 18:49:37

Mi povas elekti muzikaĵon el bendo, en komfortaj ĉirkaŭaĵoj.

Kandelo aŭ lumstrio?

dobri (แสดงโปรไฟล์) 11 ตุลาคม 2010, 16:11:14

Lumstrio, ĉar ĝi signifas esperon.

Densaĵo aŭ dentaĵo?

Miland (แสดงโปรไฟล์) 11 ตุลาคม 2010, 16:59:19

Mia dentisto povas fari dentaĵon el densaĵo, do la unua estas pli fleksebla elekto.
Arabaj aŭ romianaj ciferoj sur brakhorloĝo?

vincas (แสดงโปรไฟล์) 11 ตุลาคม 2010, 18:12:29

Mi elektus romianaj ciferoj sur brakhorloĝo. Mi volas aĉeti tian brakhorloĝon.

aŭto aŭ motorbiciklo

Miland (แสดงโปรไฟล์) 11 ตุลาคม 2010, 18:32:32

vincas:aŭto aŭ motorbiciklo
Aŭton mi povas veturigi, sed mi ne havas sperton de motorciklo! Mekanike aŭ elektronike funkciigataj fenestroj (en aŭto)?

กลับไปด้านบน