ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

A aŭ B? Elektu!

از Kokcineleto, 22 نوامبر 2008

پست‌ها: 6311

زبان: Esperanto

dobri (نمایش مشخصات) 11 اکتبر 2010،‏ 19:14:51

La elektronike funkciantaj fenestroj plaĉas al mi jam de tiu tempo, kiam mi ekhavis ilin.

Deci aŭ decidi?

Miland (نمایش مشخصات) 11 اکتبر 2010،‏ 19:59:07

dobri:Deci aŭ decidi?
Deci, ĉar ĝi plaĉas al aliaj, tamen decidi eble ne. Mi elektas deci, se ne kontraŭ la konscienco.
ŜakoGoo?

Miland (نمایش مشخصات) 12 اکتبر 2010،‏ 10:06:10

white knight:krucvortenigmo aŭ sudoko ?
Sudoko, kiu ne postulas grandan vortprovizon.
Forko aŭ kulero?

vincas (نمایش مشخصات) 12 اکتبر 2010،‏ 14:18:42

Mi tre ŝatas manĝi supon, do mi elektas kuleron.

halvao aŭ ĉokolado

dobri (نمایش مشخصات) 12 اکتبر 2010،‏ 14:37:16

Kvankam halvao ankaŭ bongustas, tamen mi preferas veran ĉokoladon.

Orda aŭ ordinara?

Miland (نمایش مشخصات) 12 اکتبر 2010،‏ 16:00:20

Ordinara ŝajnas pli sekura, eĉ se iomete malorda! Ĉefurbo, aŭ pli malgranda urbo?

galvis (نمایش مشخصات) 12 اکتبر 2010،‏ 17:10:00

Ĉefurbo, aŭ pli malgranda urbo?
En iuj urbetoj de la provinco kie mi loĝas ne estas interreto, do, mi preferas ĉefurbon.

Granda Lando kiel Usono, aŭ malgranda Lando kiel Liĥtenŝtejno ?

dobri (نمایش مشخصات) 12 اکتبر 2010،‏ 17:24:35

Ĉar mi loĝas en malgranda lando, tial mi preferus grandan landon.

Sombrero aŭ somero?

Miland (نمایش مشخصات) 12 اکتبر 2010،‏ 17:48:05

dobri:Sombrero aŭ somero?
Somero, ĉar sombrero ne utilas en vintro! Varma trinkaĵo en vintro aŭ malvarma trinkaĵo en somero?

vincas (نمایش مشخصات) 12 اکتبر 2010،‏ 18:10:26

Malvarma trinkaĵo en somero, ĉar mi tre ŝatas someron. Ve, somero jam pasis :[

punkto aŭ komo

بازگشت به بالا