İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

A aŭ B? Elektu!

başlangıç Kokcineleto, 22 Kasım 2008

Mesajlar: 6311

Dil: Esperanto

dobri (Profili görüntüle) 18 Ekim 2010 13:42:36

Rogir:
Svedujo aŭ fridujo?
Svedujo, ĉar somere ĝi estas sufiĉe varma lando. Fridujo estas malvarma ĉiam.

Frondo aŭ fronto?

dobri (Profili görüntüle) 19 Ekim 2010 16:32:39

Mi ne ŝatas esti frunte, tial mi elektas buntan herbejon.
Dano aŭ danco?

Rogir (Profili görüntüle) 19 Ekim 2010 19:06:36

Dano, ĉar kun tiu tre amuzas trinki bieron.

Danco aŭ franco?

dobri (Profili görüntüle) 20 Ekim 2010 13:52:39

Danco, ĉar mi povus danci kun francino.

Franco aŭ franko?

galvis (Profili görüntüle) 20 Ekim 2010 18:17:05

Frankoj, por aĉeti Esperantajn librojn.

Malvarma Sukerakvo dum varma vetero aŭ varma lakto dum malvarma nokto ?

Pk_JoA (Profili görüntüle) 20 Ekim 2010 18:20:48

Eble malvarma sukerakvo dum varma vetero, tamen mi ne ŝatas sukerakvojn, mi malpli ŝatas varma lakto (sed mi ŝategas malvarman sensukeran lakton)

La ulo sub mi amas sian landon kaj estas patriota.

dobri (Profili görüntüle) 21 Ekim 2010 15:44:22

Kokinaĵo precipe kokidaĵo estas pli saniga, tamen mi preferas stekon.

Radikalo aŭ radikalulo?

glig (Profili görüntüle) 21 Ekim 2010 18:26:55

dobri:Kokinaĵo precipe kokidaĵo estas pli saniga, tamen mi preferas stekon.

Radikalo aŭ radikalulo?
Eble radikalo, ĉar nun mi lernas la bioĥemion, kaj nune ekzistas nur radikaloj kaj aliaj ĥemiaĵoj en mia kapo. Mi estas frenezanta. lango.gif

Bioĥemio aŭ molekulara biologio?

galvis (Profili görüntüle) 24 Ekim 2010 02:59:33

Tofuo, ĉar en la urbo kie mi loĝas estas facile atingi ŝinkon, sed ne tofuon.

Motorciklo aŭ ĉevalo ?

Ithildraug (Profili görüntüle) 24 Ekim 2010 09:11:32

galvis:Tofuo, ĉar en la urbo kie mi loĝas estas facile atingi ŝinkon, sed ne tofuon.

Motorciklo aŭ ĉevalo ?
Ĉevalo! Pro la indianaj romanoj, kiujn mi legis antaŭe

Muso aŭ muŝo?

Başa geri dön