Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

dobri (Å vise profilen) 2010 10 24 12:02:02

Komputila muso ege helpas min, kontraŭe muŝoj nur ĝenas min.

Moto aŭ monto?

dobri (Å vise profilen) 2010 10 25 13:54:21

Draton mi havas eĉ hejme, sed mi emus gustumi teon el ĉato - arbo troviĝanta precipe en Afriko. Tial ĉato.

Hubo aŭ hufo?

galvis (Å vise profilen) 2010 10 25 20:01:52

Porka hufo kuirita vapore kun terpomoj estas bongusta.

Ami aŭ malami personon kiu faris malbonan agon al vi.

Pk_JoA (Å vise profilen) 2010 10 25 21:19:49

Tute malamia.

Kial oni amus iun kiu estas faras malbonaĵojn al oni?

Kredi aŭ malkredi.

galvis (Å vise profilen) 2010 10 26 13:40:50

Kun trezoro mi povus eble atingi plezuron,do, trezoro.

Labori fortege estante sana aŭ ripozi hejme en mola lito estante malsana.

dobri (Å vise profilen) 2010 10 26 16:13:08

Ripozi hejme malsana emas nur pigruloj. Mi preferas labori sana.

Literaturo aŭ pikturo?

Rogir (Å vise profilen) 2010 10 27 12:22:58

Blindeco, ĉar surde malfacilas paroli Esperanton. Krome, mi ne havas surdajn geamikojn.

Torto aŭ murdo?

dobri (Å vise profilen) 2010 10 27 17:05:28

Torto estas kompreneble pli akceptebla. Tamen mi manĝas eĉ legomon.

Parenteze laŭ mia vortaro "pikturo" estas pentroarto ne nur bildo.

Mardo aŭ merdo?

Rogir (Å vise profilen) 2010 10 28 00:09:57

Marde mi ne havas lecionojn, do klare mi elektas tion.

Ĝingis Kan aŭ Stalin?

galvis (Å vise profilen) 2010 10 28 13:21:28

Pikaso aŭ Rembranto?
La pentraĵoj de Pikaso havas siajn meritojn, sed mi preferas tiujn de Rembranto.

Sabato aŭ Dimanĉo ?

Tibake til toppen