Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

3rdblade (Å vise profilen) 2010 11 17 11:17:07

formiĉjo:brokolo aŭ florbrasiko?
Florbrasiko gustas pli bone ol brokolo en kareo, kaj sonas pli plaĉe kiam tranĉita.

Kalmaro aŭ polpo?

dobri (Å vise profilen) 2010 11 22 15:15:28

Akrobato, ĉar li estas pli lerta.

Akso aŭ akto?

dobri (Å vise profilen) 2010 11 23 16:15:59

Lobo de mia orelo ne estas tiom danĝera kiel povus esti lupo.

Razisto aŭ rasisto?

KIAaze (Å vise profilen) 2010 11 23 20:19:12

Razisto, ĉar mi malŝatas razi min (sed mi faras ĝi iel).

Nutella aŭ kremo de arakido?

dobri (Å vise profilen) 2010 11 24 15:13:57

Meleagro, ĉar ĝi estas pli granda.

Sojo aŭ sojlo?

3rdblade (Å vise profilen) 2010 11 25 08:56:18

Biologia milito, sed en kosmo. Ankaŭ kun laseroj.

Juglandoj aŭ jugoj?

dobri (Å vise profilen) 2010 11 25 15:38:08

Mi preferas dialogon prefere en Esperanto.

Logi aŭ loĝi?

galvis (Å vise profilen) 2010 11 26 15:15:17

Loĝi estas nepra afero, pro tio mi selektas ĝin.

E-libro aŭ papera libro ?

dobri (Å vise profilen) 2010 11 26 15:35:46

Dume mi preferas paperajn librojn, tamen baldaŭ ili fariĝos eksmodaj.

Horo aŭ ĥoro?

oksigeno (Å vise profilen) 2010 11 26 22:46:38

dobri:Dume mi preferas paperajn librojn, tamen baldaŭ ili fariĝos eksmodaj.
Horo aŭ ĥoro?
Horo. Horo estas sufiĉa tempo por aŭskulti diversajn muzikojn, ne nur unu ĥoro, tedaĵo... (eĉ se Vesna Children's Choir -- kia ĥoro).
Scienco aŭ arto?

Tibake til toppen