Zum Inhalt

Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.

A aŭ B? Elektu!

von Kokcineleto, 22. November 2008

Beiträge: 6311

Sprache: Esperanto

dobri (Profil anzeigen) 30. März 2011 15:40:37

white knight:
Ĉar mi ne volas havi febron, mi devas elekti "februara", kvankam mi ankoraŭ neniam vidis tiun adjektivon. Ĉu vi povus skribi sencoplenan frazon, enhavante ĝin?

respondi aŭ responsi?
Ekzistas ĉeĥa proverbo: Februara neĝo fortigas kampojn. Tion oni komprenas, ke vintre devas kuŝi neĝo sur la kampo, por akvumi la kampon printempe.

Respondi, ĉar responsi volas neniu. (Prefere responsu iu alia.)

Debato aŭ debeto?

darkweasel (Profil anzeigen) 30. März 2011 15:54:01

white knight:Ĉu vi povus skribi sencoplenan frazon, enhavante ĝin?
Ne tre malfacile, oni povas ekzemple paroli pri la februara eldono de gazeto.

Arvorie (Profil anzeigen) 31. März 2011 07:00:44

darkweasel:
white knight:Ĉu vi povus skribi sencoplenan frazon, enhavante ĝin?
Ne tre malfacile, oni povas ekzemple paroli pri la februara eldono de gazeto.
Debato, ĉar mi ŝatas rezoni ridulo.gif

plasto aŭ pasto?

dobri (Profil anzeigen) 1. April 2011 18:00:28

Pasto, ĉar el ĝi mi povas kuiri ion bongustan.

Feĉo aŭ feliĉo?

Koracio (Profil anzeigen) 12. April 2011 13:18:57

Feliĉo, ĉar mi volas esti feliĉa.

Vintro, aŭ somero?

dobri (Profil anzeigen) 12. April 2011 13:44:33

Somero estas pli agrabla.

Promeno aŭ promeso?

leporo (Profil anzeigen) 13. April 2011 07:58:07

Promeson necesas plenumi. Ne gravas ĉu oni volas aŭ ne. Promenon oni faras nur por plezuro do promeno. Unu miliono da eŭroj aŭ samvalora kvanto da oro?

tete2112 (Profil anzeigen) 13. April 2011 13:41:46

Eŭroj ĉar estas pli facile por disdoni a la popolo.
Amo aŭ Avido.

dobri (Profil anzeigen) 13. April 2011 14:37:37

Nuntempe tio estas facila: amo.

Kondukilo aŭ konduktilo?

leporo (Profil anzeigen) 15. April 2011 07:43:33

La vorto kondukilo estas pli konata. Nul aŭ nenio?

Zurück nach oben