前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

dobri (顯示個人資料) 2011年4月15日下午3:19:43

Mi preferas nulon. Se vi hazarde havas ŝuldojn, tiam gravas ilia grandeco. Kaj nulo estas la plej bona grandeco de la ŝuldo.

Konko aŭ korko?

leporo (顯示個人資料) 2011年4月16日上午7:52:29

Konkoj estas pli belaj. Fera aŭ fiera?

dobri (顯示個人資料) 2011年4月16日上午11:50:53

Ĉiam mi klopodas esti fiera.

Kveri aŭ kvereli?

Buggi (顯示個人資料) 2011年4月22日上午12:36:31

Nu, ne estas malbona kveri, sed tiel veras kvereli.

Kaŝi aŭ Serĉi?

leporo (顯示個人資料) 2011年4月22日上午8:04:54

Kaŝi, precipe se oni havas sekretojn. Kuko aŭ torto?

dobri (顯示個人資料) 2011年4月25日下午6:27:06

Kuko, ĉar ĝi hejme aperadas pli ofte.

Magnato aŭ magneto?

Cimerman (顯示個人資料) 2011年5月27日下午12:59:14

Mi ege volus esti riĉega magnato.

Makropo aŭ kanguruo?

henma (顯示個人資料) 2011年5月27日下午3:13:31

Kanguruo, ĉar mi ŝatas anekdoton pri la origino de tiu nomo.

veterinaro aŭ bestkuracisto?

dobri (顯示個人資料) 2011年5月28日下午2:49:26

henma:Kanguruo, ĉar mi ŝatas anekdoton pri la origino de tiu nomo.

veterinaro aŭ bestkuracisto?
Mi vane cerbumas pri tiu ĉi anekdoto, verŝajne mi neniam aŭdis ĝin.

Bestkuracisto, ĉar veterinaro aspektas kiel aro da inoj.

Vetero aŭ veterano?

Hispanio (顯示個人資料) 2011年5月28日下午4:50:53

Mi opinias, ke oni ne povas esti ano de la vetero, do mi elektas veteron rido.gif

Tempo aŭ spaco?

回到上端