目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto,2008年11月22日の

メッセージ: 6311

言語: Esperanto

henma (プロフィールを表示) 2011年5月30日 20:11:57

Malfacila elekto, ĉar mi multe ŝatas glavojn, sed mi ne ŝatas perforton, kaj preferas legi libron en la plaĝo. Do mi elektas sablo.

kinejo aŭ teatro?

dobri (プロフィールを表示) 2011年5月31日 19:37:05

Teatro, ĉar tie oni vidas verajn aktorojn.

Sakri aŭ sarki?

henma (プロフィールを表示) 2011年5月31日 19:52:11

Bedaŭrinde, sakri. Mi ne estas tiom laborema por sarki, kaj mi jam sakras iomete rido.gif

felpo aŭ felto?

dobri (プロフィールを表示) 2011年6月1日 14:35:28

Pli plaĉus al mi felpo.

Fasto aŭ festo?

henma (プロフィールを表示) 2011年6月2日 4:38:55

Bonega demando, kaj facila por mi. Mi ne fastas religie, kaj ankaŭ ne memvole okulumo.gif, sed mi certe festus!

astro aŭ ostro?

dobri (プロフィールを表示) 2011年6月2日 19:04:45

Onidire la ostroj estas manĝeblaj (mi neniam manĝis ilin), tial ostro estas pli simpatia ol malproksima astro.

Kantino aŭ kantono?

henma (プロフィールを表示) 2011年6月3日 0:11:05

Kantino, kie oni povas trinki malvarman bieron, aŭdante belan kantistinon okulumo.gif

cidro aŭ biero?

dobri (プロフィールを表示) 2011年6月3日 13:35:36

Pli ol vino mi ŝatas bieron.

Centrifuga aŭ centripeta?

vincas (プロフィールを表示) 2011年6月9日 12:23:11

centripeti, ĉar ripetado estas patrino de lernado.

homo aŭ homulo

dobri (プロフィールを表示) 2011年6月9日 15:41:47

Homo, ĉar homulo estas nur homsimila estaĵo.

Baleno aŭ baleto?

先頭にもどる