Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

by Kokcineleto, November 22, 2008

Messages: 6311

Language: Esperanto

vincas (User's profile) June 9, 2011, 4:00:45 PM

Mi elektas balenon, ĉar ĝi estas bela estaĵo.

http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/th...

ĉevalo aŭ ĉevaleto

dobri (User's profile) June 9, 2011, 4:28:45 PM

Per la ĉevalo oni povas veni pli malproksimen.

Konfiti aŭ konflikti?

vincas (User's profile) June 9, 2011, 7:35:24 PM

Mi elektas konfiti, ĉar mi pensas, ke tiu vorto estas ligita kun manĝaĵo.

ŝakri aŭ sakri

dobri (User's profile) June 10, 2011, 4:18:13 PM

Sakri, ĉar tion mi jam kapablas.

Trajni aŭ trejni?

vincas (User's profile) June 10, 2011, 4:31:29 PM

Trajni, ho ve, kiel mi ŝatas trajni. Eble iam mi havos propan trajnon :]

zebuo aŭ zebro

dobri (User's profile) June 10, 2011, 4:59:25 PM

Zebro estas pli bela besto.

Zomi aŭ zumi?

henma (User's profile) June 10, 2011, 8:46:09 PM

Zomi por pli bone bonan bildon vidi... mi ne zumas kiel abelo okulumo.gif

lasi aŭ lazi?

discouke (User's profile) June 10, 2011, 11:39:07 PM

henma:Zomi por pli bone bonan bildon vidi... mi ne zumas kiel abelo okulumo.gif

lasi aŭ lazi?
Ĉar mi estas Teksasulo, mi devas elekti lazi ridulo.gif

multaj doloroj aŭ multaj dolaroj?

leporo (User's profile) June 11, 2011, 8:57:50 AM

Kompreneble multaj dolaroj, kvankam mi preferus multajn eŭrojn, ĉar ĝi nuntempe valoras pli. Riĉa aŭ feliĉa?

dobri (User's profile) June 12, 2011, 6:45:04 PM

Ĉiu homo strebas esti feliĉa.

Ebeno aŭ edeno?

Back to the top