Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

A aŭ B? Elektu!

door Kokcineleto, 22 november 2008

Berichten: 6311

Taal: Esperanto

henma (Profiel tonen) 13 juni 2011 00:10:44

Kompreneble, edeno...

Vojaĝi per ŝipo aŭ per aviadilo?

leporo (Profiel tonen) 13 juni 2011 09:12:27

Per aviadilo estas multe pli rapide. Esti saĝa aŭ scii tre multe?

dobri (Profiel tonen) 13 juni 2011 14:04:49

Ĉar ne eblas scii ĉion, tial mi preferas esti saĝa.

Aso aŭ akso?

henma (Profiel tonen) 19 juni 2011 05:20:21

Aso, ĉar normale aso estas grava karto, kaj se oni havas kvar en pokero, povas gajni multan monon rideto.gif

poliso aŭ poluso?

dobri (Profiel tonen) 19 juni 2011 05:42:02

Poluso, ĉar ĝi estas grava parto de la Tero. Kontraŭe poliso estas grava nur por asekuraj kompanioj. Kiam okazos io ajn, tiam la asekuro ĝuste por tiu kazo ne validas.

Papago aŭ papavo?

Koracio (Profiel tonen) 22 juni 2011 19:23:42

Papavo, ĉar papava gubao estas bongusta.
Plori, aŭ koleri?

dobri (Profiel tonen) 23 juni 2011 15:53:43

Se vin trafis io trista, tiam prefere ploru ol koleru.
Parenteze, kio estas gubao?
Ĉamo aŭ ĉampano?

vincas (Profiel tonen) 24 juni 2011 16:10:10

Ĉampano, car mi estas arda drinkulo (mi ŝercas).

sago aŭ saguo

dobri (Profiel tonen) 24 juni 2011 17:35:15

Saguo, ĉar mi esperas, ke ĝi estas manĝebla.

Seto aŭ setero?

vincas (Profiel tonen) 24 juni 2011 19:05:22

Seto, ĉar mi ŝatas ludi tenison.

ĉamo aŭ ĉano

Terug naar boven