Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22 listopada 2008

Wpisy: 6311

Język: Esperanto

dobri (Pokaż profil) 24 czerwca 2011, 19:40:54

Kvankam mi estas teknikisto, tamen mi ŝatas belajn bestojn - ĉamojn.

Insulano aŭ insulino?

henma (Pokaż profil) 24 czerwca 2011, 20:16:56

Ne eblas elekti insulaninon? Se ne, mi elektas insulanon (kiu poste povus prezenti insulaninon al mi rido.gif)

terpomo aŭ ternukso?

mgasilva (Pokaż profil) 25 czerwca 2011, 04:16:24

Ternukso, ĉar hieraŭ estis la tago de Sankta Johano kaj ĉi tie ni multe manĝas ĝin ĉi-sezone.

Batat'o (Ipomoea batatas, manĝebla tubero) aŭ bat'at'o (ekz. Jozefo, kiam Nikodemo batas Jozefon)?

vincas (Pokaż profil) 25 czerwca 2011, 09:45:57

batato kompreneble, ĉar mi kreskigas ĝin kaj en frua printempo manĝas.

Ĥamo au hano

dobri (Pokaż profil) 26 czerwca 2011, 18:50:11

Ĥamo, ĉar li estis nur unu, kontraŭe hanoj estas multegaj.

Sekto aŭ insekto?

glig (Pokaż profil) 26 czerwca 2011, 19:02:52

dobri:Ĥamo, ĉar li estis nur unu, kontraŭe hanoj estas multegaj.

Sekto aŭ insekto?
huh, ambaŭ versioj malbelas, sed mi elektas "insekton", ĉar ĝi iom pli belas ol la sekto. lango.gif

duno aŭ nubo?

leporo (Pokaż profil) 27 czerwca 2011, 07:47:10

Nubo, ĉar mi ŝatas pluvon. Mensogi aŭ ne diri la veron?

vincas (Pokaż profil) 27 czerwca 2011, 09:53:18

diri la veron, ĉar vero ĉiam estas bone ol malvero.

biero aŭ vodko

dobri (Pokaż profil) 27 czerwca 2011, 17:32:40

Biero estas multe pli bongusta.

Bebo aŭ bedo?

Koracio (Pokaż profil) 28 czerwca 2011, 15:09:40

La gubao estas tradicionala hungara vesto.
Kaj la papavera gubao estas mangaĵo farita el:
kornobulkoj
aŭ bulkoj
lakto
kaj memkompreneble papavero miksita kun sukero.
Oni segmentas la kornobulkojn aŭ la bulkojn, boligas la lakton, verŝas la lakton kaj papaveron sur la segmentoj, kaj miksas ĉiun.

Wróć do góry