Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2011-julio-12 18:03:07

vincas:meringi, ĉar mi petas ekspliki la signifon de tiu vorto. Ĉu tiu vorto rilatas kun nutraĵo?

poezio aŭ prozo
Jes. "Meringi" signifas laŭ PIV "ŝmiri per malpeza bakaĵo, farita el kirlita ovblanko kaj sukero".
Pardonu, ke mi ofte elektas nekonatajn vortojn, sed mi faras tion ĝuste por konatigi ilin.

Prozo estadas pli facila por legado.

Rangi aŭ ranĝi?

vincas (Montri la profilon) 2011-julio-15 10:09:17

Mi ŝatus okupi altan rangon en la laborejo.

sekundo aŭ minuto

dobri (Montri la profilon) 2011-julio-15 13:45:28

Minuto, ĉar ĝi estas 60-oble pli granda.

Liki aŭ limi?

vincas (Montri la profilon) 2011-julio-16 17:51:02

Hieraŭ el mia tre grada ĵipo io likis, eble lubrikaĵo.

ŝpari aŭ elspezi

dobri (Montri la profilon) 2011-julio-16 19:25:20

Se vi havas monon, elspezi.

Stebo aŭ stepo?

vincas (Montri la profilon) 2011-julio-19 10:21:29

Ĉu Rusio havas grandajn stepojn?

legomoj aŭ fruktoj

dobri (Montri la profilon) 2011-julio-19 15:29:26

Fruktojn mi pli ŝatas.

Eskalo aŭ eskalopo?

3rdblade (Montri la profilon) 2011-julio-20 02:24:47

Eskalopo porka, kovrita per panpolvo, fritita per iometa oleo. Bongusta!

Para aŭ malpara?

dobri (Montri la profilon) 2011-julio-20 14:53:51

Para, ĉar ĝi eblas facile dividi.

Esti aŭ estimi?

Ryuuichi (Montri la profilon) 2011-julio-20 15:29:33

Esti, mi certe preferas esti ol ami.

Trinki aŭ Drinki?

Reen al la supro