Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

by Kokcineleto, November 22, 2008

Messages: 6311

Language: Esperanto

henma (User's profile) July 20, 2011, 4:04:43 PM

Trinki... oni povas trinki pli diversaj trinkaĵoj ol tiuj kiujn oni povas drinki.

cezuro aŭ cenzuro?

dobri (User's profile) July 20, 2011, 4:15:11 PM

Cenzuro, ĉar ĝi tamen necesas, kiel henma prave skribis en alia fadeno. La vorton "cezuro" mi ja trovis en vortaro, tamen mi ne komprenas eĉ la ĉeĥan tradukon.

Densa aŭ denta?

Ryuuichi (User's profile) July 20, 2011, 7:58:34 PM

Denta, ĉar kiam mi estos maljuna, mi povas meti ĉi tiu denton (?)

Koro aŭ Moro?

henma (User's profile) July 21, 2011, 12:10:26 AM

Koro, ĉar moroj ŝanĝas, sed mia koro estas ĉiam fidela al mi okulumo.gif

horo aŭ ĥoro?

(parenteze, cezuro estas poezia vorto, ĝi estas loko ene de longa verso, kie komune oni paŭzas).

3rdblade (User's profile) July 21, 2011, 3:12:19 AM

Ĥoro; ĝi sonas bone, sed horo nur forkuras tro rapide.

Biero kun ŝaŭmo, aŭ sen ŝaŭmo?

Ryuuichi (User's profile) July 21, 2011, 2:48:07 PM

Mi ne ŝatas biero, sed se mi trinkas ion, mi preferas ke ĝi estus sen ŝaŭmo...

Puto aŭ pu pumo?

dobri (User's profile) July 21, 2011, 8:16:45 PM

Puto, ĉar ĝi estas grava por vivo, kontraŭe pumo estas danĝera.

Ogro aŭ okro?

vincas (User's profile) July 26, 2011, 10:32:52 AM

Ĉu ogro estas fiulego?

Obama aŭ Osama

3rdblade (User's profile) July 26, 2011, 12:59:09 PM

Mi preferas trinki bieron kun Obama.

Fenestro vitra aŭ papera?

Ryuuichi (User's profile) July 26, 2011, 1:31:28 PM

Vitra fenestro, ĉar ĝi povas defendi min kontraŭ la pluvo.

Klaki aŭ klasi?

Back to the top