შინაარსის ნახვა

დახურულია
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto-ისა და 22 ნოემბერი, 2008-ის მიერ

შეტყობინებები: 6311

ენა: Esperanto

Espi (მომხმარებლის პროფილი) 24 სექტემბერი, 2011 17:36:31

Lieno, ĉar mi bezonas ĝin por vivi.

Ĉu maĉi aŭ fumi tabakon?

Ryuuichi (მომხმარებლის პროფილი) 29 სექტემბერი, 2011 21:37:07

Mi ne fumas, sed mi preferus maĉi ĝin.

Ĉu vekigi aŭ vekiĝi?

dobri (მომხმარებლის პროფილი) 30 სექტემბერი, 2011 13:50:11

La verbo "veki" estas transitiva, tial la formo "vekigi" estas sensencaĵo.
Do, veki aŭ vekiĝi?
Vekiĝi, ĉar ĉiu preferas veki sin mem ol esti vekita.

Varmo aŭ varpo?

darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 30 სექტემბერი, 2011 14:01:24

dobri:tial la formo "vekigi" estas sensencaĵo
Ne - nur tre malofte uzebla, ĉar malofte parolas oni pri la ago fari, ke iu veku iun.

dobri (მომხმარებლის პროფილი) 30 სექტემბერი, 2011 14:15:29

darkweasel:
dobri:tial la formo "vekigi" estas sensencaĵo
Ne - nur tre malofte uzebla, ĉar malofte parolas oni pri la ago fari, ke iu veku iun.
Se iu vekos min, tiam mi estas vekita, sed ne vekigita, ĉu? Tial ŝajnas al mi la formo "vekigi" kiel stultaĵo. Ĉu mi komprenis vian ekzemplon malbone? Eĉ PIV ne montras ĉi tiun formon.

darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 30 სექტემბერი, 2011 14:26:11

dobri:
darkweasel:
dobri:tial la formo "vekigi" estas sensencaĵo
Ne - nur tre malofte uzebla, ĉar malofte parolas oni pri la ago fari, ke iu veku iun.
Se iu vekos min, tiam mi estas vekita, sed ne vekigita, ĉu?
Jes, sed se vi diras al mi, ke mi veku aliiun, vi vekigas min.

dobri (მომხმარებლის პროფილი) 30 სექტემბერი, 2011 15:29:26

darkweasel:
Jes, sed se vi diras al mi, ke mi veku aliiun, vi vekigas min.
Tion mi nun komprenas, tamen mi preferus diri, ke mi petis vin veki iun alian. Pli simple kaj kompreneble,ĉu ne?

Ryuuichi (მომხმარებლის პროფილი) 30 სექტემბერი, 2011 16:02:53

dobri:
darkweasel:
Jes, sed se vi diras al mi, ke mi veku aliiun, vi vekigas min.
Tion mi nun komprenas, tamen mi preferus diri, ke mi petis vin veki iun alian. Pli simple kaj kompreneble,ĉu ne?
Sed mi volis diri tion, ĉu estas problemo?

Espi (მომხმარებლის პროფილი) 30 სექტემბერი, 2011 17:11:41

Ankaŭ al mi ne plaĉas "vekigi" ... okulumo.gif

varpo - grava teĥniko por vestaĵoj aŭ aliaj.

Ĉu energiŝparlampo aŭ ampolo?

AlexN (მომხმარებლის პროფილი) 1 ოქტომბერი, 2011 07:34:43

Espi:Ankaŭ al mi ne plaĉas "vekigi" ... okulumo.gif

varpo - grava teĥniko por vestaĵoj aŭ aliaj.

Ĉu energiŝparlampo aŭ ampolo?
La ampolo, ĉar energiŝparlampo enhavas hidrargon.

Ĉu tensio aŭ kurento ?

ზემოთ დაბრუნება