İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

A aŭ B? Elektu!

başlangıç Kokcineleto, 22 Kasım 2008

Mesajlar: 6311

Dil: Esperanto

dobri (Profili görüntüle) 2 Aralık 2011 14:36:10

Agaco, ĉar ĝi povas esti eĉ agrabla.

Poplo aŭ polpo?

Kelli (Profili görüntüle) 2 Aralık 2011 16:17:18

polpo, ĉar ĝi povas esti en miaj sonĝoj.

skeptika aŭ kredema?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 2 Aralık 2011 17:17:32

Kredema, ĉar optimistoj estas kredema kaj optimistoj vivos pli longe.

budo aŭ ludo

szalZITA (Profili görüntüle) 2 Aralık 2011 18:55:35

Malfacile elekti, ĉar en budo oni povas kaŝiĝi kaj ludi oni povas en bona kompanio....do, mi elektu ludon, ĉar kompanio pli bonas ol soleco.
sukero aŭ salo ?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 2 Aralık 2011 19:45:12

Sukero, ĉar nun estas antaŭkristnaskotempo kaj oni manĝas nur dolĉaĵojn.

jakto aŭ jako? demando.gif

dobri (Profili görüntüle) 2 Aralık 2011 21:33:33

Jakton mi ŝatus havi, dume jakon mi jam havas.

Blonda aŭ blinda?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 3 Aralık 2011 10:38:49

Blinda: Mi konas blindan virinon, ŝi povas danci pli bona ol la blondaj virinoj.

Krabo aŭ krabro?

cFlat7 (Profili görüntüle) 4 Aralık 2011 05:33:26

Krabro ĉar ĝi flugas pli rapide ol krabo.

juro aŭ eŭro?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 4 Aralık 2011 11:12:29

Juro legitimas sur la tuta mondo, sed Eŭro nur en kelkaj landoj de Europa.

neĝo aŭ hajlo

dobri (Profili görüntüle) 4 Aralık 2011 19:14:47

Mi preferas simplan neĝadon antaŭ hajlado.

Pubo aŭ pugo?

Başa geri dön