Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

ratkaptisto (Vise profilen) 4. dec. 2011 20.08.47

P u g o , ĉar oni ne bezonas vestaĵon aŭ tukon por kaŝi, sufiĉas sidiĝi sur seĝon aŭ benkon.

stupo aŭ stuporo

dobri (Vise profilen) 4. dec. 2011 20.29.36

Stupo, ĉar ĝi estadas foje bezonata, dum stuporo atendas nin ĉiujn post morto.

Stero aŭ sterko?

ratkaptisto (Vise profilen) 5. dec. 2011 10.39.34

Stero, ĉar mi volas aĉeti lingvon por mia forno kaj ne sterko por mia ĝardeno.

vulturo aŭ vulpulo

dobri (Vise profilen) 5. dec. 2011 15.58.07

Kio estas vulpulo? Ĉu homo, kiu kondutas ruze kiel vulpo?
Tamen mi elektas vulturon, ĉar tiu birdo purigas teron.

Lingvo aŭ ligno?

ratkaptisto (Vise profilen) 5. dec. 2011 20.07.04

En vintro mi elektas ligno, ĉar ligno estas bona por mia forno. En somero mi elektas lingvo kiel ilo dum miaj vojaĝoj.

Rejnlando aŭ Alpoj?

dobri (Vise profilen) 5. dec. 2011 21.49.54

Alpoj, ĉar el alteco oni povas pli bone rigardi.

Medio aŭ mediano?

mgasilva (Vise profilen) 5. dec. 2011 22.17.38

Medio. Oni ne povas vivi sen la medio. Aventuro aŭ aven'turo?

ratkaptisto (Vise profilen) 6. dec. 2011 09.32.44

Mi elektas aventuro, ĉar ni vivas en aventursocio. Oni ofte pensas, ke alioj ne ludas rulon por multaj homoj.

mejlo aŭ kilometro?

dobri (Vise profilen) 6. dec. 2011 15.26.54

Kilometro, ĉar mejlo ne plaĉas al mi.

Tredi aŭ treni?

ratkaptisto (Vise profilen) 6. dec. 2011 15.36.30

Treni, ĉar mi laboras per komputilo kaj en la programoj mi ofte devas treni diversajn objektojn.

pedagogiko aŭ filosofio?

Tilbage til start