Ku rupapuro rw'ibirimwo

Yugawe
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

ca, kivuye

Ubutumwa 6311

ururimi: Esperanto

dobri (Kwerekana umwidondoro) 20 Kigarama 2011 17:50:09

Mi ne ŝatas favulojn, mi favoras favoron.

Falko aŭ falto?

ratkaptisto (Kwerekana umwidondoro) 20 Kigarama 2011 19:55:26

Falko, ĉar mi amas birdojn.

majfesto aŭ silvestro?

dobri (Kwerekana umwidondoro) 20 Kigarama 2011 21:01:16

Majfesto, ĉar ĝi okazas en la plej bela sezono de jaro.

Grio aŭ grioto?

ratkaptisto (Kwerekana umwidondoro) 20 Kigarama 2011 21:08:22

Grioto, ĉar tiu estas bona frukto.

Ugviso aŭ ukazo?

dobri (Kwerekana umwidondoro) 20 Kigarama 2011 21:19:15

Ugviso,ĉar mi ankaŭ ŝatas birdojn.

Plumbo aŭ plombo?

ratkaptisto (Kwerekana umwidondoro) 20 Kigarama 2011 21:21:14

Plombo, ĉar mi havas kaputan denton.

sabato : dimanĉo?

dobri (Kwerekana umwidondoro) 20 Kigarama 2011 22:02:34

Sabato, ĉar tiam atendas nin plua libera tago.

Nepo aŭ nevo?

ratkaptisto (Kwerekana umwidondoro) 21 Kigarama 2011 07:34:02

Nepo, ĉar mi volas festi kristnaskon kun li.

ulano aŭ ukelelo?

dobri (Kwerekana umwidondoro) 21 Kigarama 2011 15:29:06

Ukelelon mi trovis nek en ĉeĥa vortaro nek en PIV. Tamen anstataŭ soldato mi certe preferus ukulelon.

Universo aŭ universaleco?

ratkaptisto (Kwerekana umwidondoro) 21 Kigarama 2011 15:48:03

Jes, dobri, "ukulelo" estas ĝusta. sal.gif

Subira ku ntango