İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

A aŭ B? Elektu!

başlangıç Kokcineleto, 22 Kasım 2008

Mesajlar: 6311

Dil: Esperanto

ratkaptisto (Profili görüntüle) 23 Aralık 2011 14:49:53

Mi ne konas "sparo", sed mi amas "sparko", ĉar mi bezonas sparkon por mia fajrilon.

radikaro aŭ radikalo?

dobri (Profili görüntüle) 23 Aralık 2011 15:00:46

Pri "sparo" troviĝas en PIV kelkaj signifoj. Alia vorto por ĝi estas velstango.

Radikaro donas al ni varmon, kiam ni klopodas elfosi ĝin.

Radio aŭ radiumo?

jchthys (Profili görüntüle) 23 Aralık 2011 15:41:39

dobri:Pri "sparo" troviĝas en PIV kelkaj signifoj. Alia vorto por ĝi estas velstango.

Radikaro donas al ni varmon, kiam ni klopodas elfosi ĝin.

Radio aŭ radiumo?
Radio, ĉar ĝi estas malpli danĝera kaj ne havas ekssufikson.

Saĝo aŭ mesaĝo?

dobri (Profili görüntüle) 23 Aralık 2011 15:59:02

Mi ŝatas ambaŭ, tamen saĝo estas pli grava.

Senco aŭ censo?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 23 Aralık 2011 16:17:42

Estas malfacilaj vortoj por tiu ludo, baldaŭ estas tre variablaj. Mi elektas "censo", ĉar tiu vorto havas oficialan fundon.

spano aŭ spamo?

dobri (Profili görüntüle) 23 Aralık 2011 17:03:45

Interese estas, ke ĝuste la vian duopon mi elektis, tamen mi poste ŝanĝis ĝin al censo kaj senco.
Kiel teknikisto mi pli aprezas "spano" ol "spamo".

Ellitiĝi aŭ enlitiĝi?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 23 Aralık 2011 21:04:00

dobri:Interese estas, ke ĝuste la vian duopon mi elektis, tamen mi poste ŝanĝis ĝin al censo kaj senco.
Mi ne komprenas.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 23 Aralık 2011 21:05:23

Enlitiĝi, ĉar mi tiam povos dormi.

cedo aŭ cedro?

mountainash (Profili görüntüle) 24 Aralık 2011 05:50:33

Cedro, ĉar ni bezonas oksigenon.

Bieno aŭ biero?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 24 Aralık 2011 10:00:44

rideto.gif Biero, ĉar tiu estas bona por la sano. rideto.gif

kamo aŭ kampo?

Başa geri dön