目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto,2008年11月22日の

メッセージ: 6311

言語: Esperanto

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2011年12月31日 14:09:27

Mi elektas "rano", ĉar "ramo" estas tro teknika por mi.

filino : frato?

dobri (プロフィールを表示) 2011年12月31日 15:21:40

Ĉar filino estas jam alia generacio, tial mi elektas fraton.

Giso aŭ gisto?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2011年12月31日 16:29:42

Mi pensas, ke la vojo de gisto al biero ne estas malproksima, pro tio me elektas "gisto".

dozo aŭ doko?

dobri (プロフィールを表示) 2011年12月31日 18:31:58

Doko,ĉar ĝi estas pli granda kaj mi neniam estis dokisto.

Rizomo aŭ rizoto?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年1月1日 11:28:30

Mi ne konas rizomon, sed mi volonte manĝas rizoton. Pri tial mi elektas "rizoto".

kubito aŭ kubismo?

dobri (プロフィールを表示) 2012年1月1日 12:22:27

Rizomo estas subtera tigo. Sed mi cerbumis pri ĝusta signifo de "kubito". "Kubo" estas inter alia ankaŭ "tria potenco". "Kubi" estas "havi iun amplekson", do "kubito" devus esti "iu, kiu havas ian volumenon". Sed tia vorto laŭ mia opinio aspektas strange.
Prefere mi elektas kubismon, kvankam la pentroarto ne estas mia ŝatokupo.

Kudri aŭ kuiri?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年1月1日 12:44:53

"kubito" estas laŭ mia vortaro la suba parto de la gambo.

Mi ne havas talenton por "kudri". Sed mi volonte kuiras kaj manĝas. "kuiri" estas mia elekto.

uniformo aŭ unisono?

dobri (プロフィールを表示) 2012年1月1日 13:11:20

Laŭ mia vortaro la subaj partoj de la gambo estas: plando (aŭ piedo), tarso, kalkano, tibikarno, femuro kaj kubuto.

Uniformon mi malŝatas jam de tempo de mia soldatservo, tial mi preferas kanti unisone.

Planko aŭ plafono?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年1月1日 16:40:53

Mi povas iri sur la planko. La plafono ne estas por irado nur por flugado. Ĉar mi nur povas iri, mi elektas la vorton "planko".

logaĵo aŭ loĝejo?

dobri (プロフィールを表示) 2012年1月1日 18:27:38

Loĝejo allogas min pli.

Kaĉo aŭ kaĝo?

先頭にもどる