შინაარსის ნახვა

დახურულია
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto-ისა და 22 ნოემბერი, 2008-ის მიერ

შეტყობინებები: 6311

ენა: Esperanto

ratkaptisto (მომხმარებლის პროფილი) 3 იანვარი, 2012 21:29:10

Mi preferas manilon, ĉar mi havas biciklon.

korsaro aŭ korseto?

dobri (მომხმარებლის პროფილი) 3 იანვარი, 2012 22:03:22

Korseto sur iu belulino estas pli alloga.

Opinii aŭ oponi?

ratkaptisto (მომხმარებლის პროფილი) 4 იანვარი, 2012 08:00:59

"Opinii" estas tre grava kaj pli grava estas "libere opinii".

natro aŭ natrio?

dobri (მომხმარებლის პროფილი) 4 იანვარი, 2012 15:18:56

Natrio, ĉar ĝi estas parto de salo, dume "natro" estas mi ne scias kio.

Paŝo aŭ paŝao?

ratkaptisto (მომხმარებლის პროფილი) 4 იანვარი, 2012 21:00:10

Virinoj admiras paŝaon, tiu estas la motivo, ĉar mi elektus tiu vorto.

gracieco aŭ gradacio?

dobri (მომხმარებლის პროფილი) 4 იანვარი, 2012 21:16:22

Gracieco de iu belulino.

Trampi aŭ trempi?

ratkaptisto (მომხმარებლის პროფილი) 4 იანვარი, 2012 22:13:33

Mi amas veturadon, pro tio mi elektas "trampi".

descendo aŭ desegnado?

dobri (მომხმარებლის პროფილი) 5 იანვარი, 2012 16:22:32

Descendo al kelo pro bongusta vino.

Densaĵo aŭ dentaĵo?

ratkaptisto (მომხმარებლის პროფილი) 5 იანვარი, 2012 20:22:28

Mi elektas la vorton "densaĵo", ĉar mi povas kaŝi tie.

bastono aŭ basto?

moorle (მომხმარებლის პროფილი) 6 იანვარი, 2012 09:48:39

Por mia ŝatokupo mi bezonas baston - mia vorto estas "basto" ne "bastono".

hobalo aŭ hobio?

ზემოთ დაბრუნება