Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

A aŭ B? Elektu!

door Kokcineleto, 22 november 2008

Berichten: 6311

Taal: Esperanto

ratkaptisto (Profiel tonen) 8 januari 2012 21:47:11

Reveni estas bona agado.

tredo aŭ trefo?

dobri (Profiel tonen) 8 januari 2012 22:26:51

Tredadon mi neniam faris, sed kartludis mi multfoje. Tial trefo.

Tremo aŭ tremolo?

ratkaptisto (Profiel tonen) 9 januari 2012 07:34:28

Mi ne konas "tremo", sed mi amas tremolon.

ebenigo aŭ ebeno?

moorle (Profiel tonen) 9 januari 2012 11:51:16

Mia elekto estas ebeno, mi loĝas en la ebeno.

madamo aŭ madono?

ratkaptisto (Profiel tonen) 9 januari 2012 11:54:36

Mi ofte vidas skulpturon de "madona", pro tio mi elektas "madona".

nova aŭ malnova?

mountainash (Profiel tonen) 9 januari 2012 12:46:23

Malnova, ĉar ĝi certe estus farita pli bone.

arbalesto aŭ pafarko?

dobri (Profiel tonen) 9 januari 2012 15:01:44

Pafarko,ĉar ĝi estas malpli peza.

Kulo aŭ kulio?

ratkaptisto (Profiel tonen) 9 januari 2012 16:43:48

Mi volonte skribas ĉiam per kulio.

sego aŭ seĝo?

dobri (Profiel tonen) 9 januari 2012 17:43:08

ratkaptisto:Mi volonte skribas ĉiam per kulio.

sego aŭ seĝo?
Tamen ege interesas min, kiamaniere vi skribas per ĉina havena laboristo?

Seĝo, ĉar ĝi estas sufiĉe komforta, mi ne bezonas fotelon.

Satano aŭ sateno?

Koracio (Profiel tonen) 9 januari 2012 19:55:52

Sateno, ĉar mi amas ŝtofojn, kaj malamas Satanon.

Urbo aŭ vilaĝo?

Terug naar boven