Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 1 12 15:40:15

Se mi volas glisi, mi uzatas roson. Sed mi neniam bezonos rostron. Pro tio mi elektas "roso".

Roso aŭ rozo?

dobri (Å vise profilen) 2012 1 12 15:45:53

Ankaŭ mi elektas roson, ĉar ĝi estas senkosta, dum bela rozo sufiĉe kostas.

Ruso aŭ rusto?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 1 12 15:48:48

Mi konas rusajn Esperantistojn, ili estas tre agrablaj homoj. Mi ne ŝatas ruston. Ĉu vi komprenas, ke mi preferas "ruso"?

blua aŭ verda?

dobri (Å vise profilen) 2012 1 12 15:52:35

Jes, mi komprenis.
Kvankam la verda koloro estas nia oficiala, tamen al mi pli plaĉas la blua.

Stupro aŭ stuporo?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 1 12 15:54:58

Baldaŭ vortoj ne estas positiva. Mi elektas "stupro", ĉar tiu vorto estas pli mallonga ol la alia.

dobri (Å vise profilen) 2012 1 12 15:57:33

ratkaptisto:Baldaŭ vortoj ne estas positivaJ. Mi elektas "stupro", ĉar tiu vorto estas pli mallonga ol la alia.
Tamen ne "baldaŭ", sed "ambaŭ"!

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 1 12 16:04:17

Pardonu

dobri (Å vise profilen) 2012 1 12 16:06:59

Mi elektas "pardonu", ĉar tio estas pli ĝentila ol "malpardonu".
Lumbo aŭ lundo?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 1 12 16:09:05

Bonvolu kompreni mi elektos "stupro", ĉar ambaŭ vortoj ne estas positiva. Mi elektas "stupro", ĉar tiu vorto estas pli mallonga ol la alia.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 1 12 16:10:36

Mi elektas "lundo", ĉar tiu tago estas la plej bona de la semajno por mi.

seka aŭ malseka?

Tibake til toppen