Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

dari Kokcineleto, 22 November 2008

Pesan: 6311

Bahasa: Esperanto

Ryuuichi (Tunjukkan profil) 16 Januari 2012 13.39.21

Min tre logas musoj!

reto aŭ peto?

dobri (Tunjukkan profil) 16 Januari 2012 14.41.28

Reto estas tre utila por mi. Ne plu necesas peti de iu informojn!

Torso aŭ torto?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 16 Januari 2012 18.19.09

"Torto" estas mia elekto. Mi volonte manĝas kukon, dolĉaĵojn ktp.

kolbaso aŭ brasiko?

Espi (Tunjukkan profil) 16 Januari 2012 22.32.44

Ĉar brasiko ofte produktas tro multe da aero, mi elektas kolbason.

Ĉu dekstrulo aŭ maldekstrulo?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 17 Januari 2012 10.03.03

Mi elektas maldekstrulon, ĉar maldekstruloj estas pli inteligentaj ol dekstruloj. demando.gif

pluvo aŭ neĝo?

moorle (Tunjukkan profil) 17 Januari 2012 10.15.30

Mia elekto estas "neĝo", ĉar ni havas vintron.

bani aŭ dormi?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 17 Januari 2012 10.18.09

Mi ĵus sportis sportis, pro tio elektas "bani".

televidilo aŭ kinejo?

dobri (Tunjukkan profil) 17 Januari 2012 14.51.32

Televidilo, ĉar ĝi kuŝas pli proksime.

Sana aŭ sama?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 17 Januari 2012 16.27.03

Mi elektas "sana", ĉar sano estas la plej grava atributo en la vivo.

komputilo aŭ abako?

dobri (Tunjukkan profil) 17 Januari 2012 16.51.25

Abakon mi lasas al historio. Por mi estas multe pli grava la komputilo.

Ektimi aŭ ektremi?

Kembali ke atas