Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

dari Kokcineleto, 22 November 2008

Pesan: 6311

Bahasa: Esperanto

dobri (Tunjukkan profil) 18 Januari 2012 21.24.29

Tranĉilon mi bezonas pli ofte.

Pacisto aŭ pafisto?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 18 Januari 2012 21.27.37

Mi ne volas pafi, pro tio mi elektas pacisto.

luno aŭ stelo?

dobri (Tunjukkan profil) 18 Januari 2012 21.35.06

Steloj estas multaj, tial mi elektas lunon.

Lako aŭ laiko?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 19 Januari 2012 07.48.16

Mi tre ofte slojdas. Por miaj laborado mi bezonas lakon. Tiu estas la kaŭzo, kial mi elektas lakon.

basto aŭ fasto?

dobri (Tunjukkan profil) 19 Januari 2012 14.18.56

Fasto estus utila por mi, bedaŭrinde mi ŝatas manĝi.

Baro aŭ barbaro?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 19 Januari 2012 15.34.47

Barbaro ne estas amiko por mi, pro tio mi elektas baro. BARO estas renkontiĝo en Germanio (Google: BARO Esperanto).

kuracado aŭ kurado?

dobri (Tunjukkan profil) 19 Januari 2012 16.46.32

Kurante mi kutime ne bezonas kuracadon.

Saliko aŭ salivo?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 19 Januari 2012 16.53.01

Nur "saliko", ĉar mi havas amikon kun tiu nomo. Mi ankaŭ havas salikoarbaro en mi ĝardeno.

kongresso aŭ kurso?

dobri (Tunjukkan profil) 19 Januari 2012 18.16.10

Kongresoj estadas pli interesaj.

Ono aŭ ondo?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 19 Januari 2012 18.33.45

Mi elektas "ondo", ĉar mi volonte naĝas en la maro.

kaco aŭ kaĉo?

Kembali ke atas