前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

dobri (顯示個人資料) 2012年1月19日下午6:47:44

Feliĉe ne ĉeestas iu junulo! Mi preferas kaĉon plej bone la rizan.

Modo aŭ nodo?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年1月19日下午7:43:52

Mi interesiĝas por gramatiko ekz. por la modo de vortfarado, tial mi elektas "modo".

domo aŭ ruldomo?

dobri (顯示個人資料) 2012年1月19日下午8:25:35

Mi preferas solidan domon.

Solido aŭ solivo?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年1月19日下午8:34:57

Mia elekto estas "solido", ĉar mi estas resp. volas esti solida homo.

voĉo aŭ vico?

moorle (顯示個人資料) 2012年1月20日上午7:30:30

Mi ĉiutage bezonas mian voĉon por paroli, kanti ktp. Voĉo estas tre grava por mi kaj mi elektas en tiu ludo la vorton "voĉo".

nabo aŭ nazo?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年1月20日上午7:42:06

Mi preferas "nazo", ĉar mi ĉiam bezonas tiun korpoparton.

aktivo aŭ pasivo?

Kelli (顯示個人資料) 2012年1月20日上午11:37:58

Aktivo,mi kredas, ke estas aktivuloj , kiuj kutimas fari la elektojn.

esti aŭ havi?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年1月20日下午1:24:42

"Esti" estas la unua en la vivo de homo. Ĝis "havi objektoj" oni devas atendi. Pro tio mi elektas "esti".

tuto aŭ tufo?

dobri (顯示個人資料) 2012年1月20日下午2:45:25

Tuto pli konvenas ol nur tufo.

Tofo aŭ togo?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2012年1月20日下午7:47:26

"Tofo" estas tre abstrakta kompreno por mi. Sed mi pensas, ke iam "togo" estos moderna vestaĝo por junuloj. Oni ne scias. rideto.gif Pri tio mi elektas "togo". rideto.gif

kakto aŭ takto?

回到上端