შინაარსის ნახვა

დახურულია
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto-ისა და 22 ნოემბერი, 2008-ის მიერ

შეტყობინებები: 6311

ენა: Esperanto

moorle (მომხმარებლის პროფილი) 21 იანვარი, 2012 09:05:59

Mi preferas la vorton "kakto", ĉar mi havas multajn kaktojn en mia domo.

melhundo aŭ dobermano?

ratkaptisto (მომხმარებლის პროფილი) 21 იანვარი, 2012 09:11:26

Mia elekto estas "melhundo", ĉar mi timas grandajn hundojn kiel dobermano.

bantkravato aŭ kravato?

moorle (მომხმარებლის პროფილი) 21 იანვარი, 2012 09:16:19

Mi elektas neniun, nek kravaton nek bandkravaton, ĉar mi estas virino.

libro aŭ televido?

ratkaptisto (მომხმარებლის პროფილი) 21 იანვარი, 2012 09:17:44

Mi preferas libron, ĉar mi ne ĉiam havas televidilon.

rideto.gifploro.gif

dobri (მომხმარებლის პროფილი) 21 იანვარი, 2012 10:08:38

Kompreneble rideto.gif

Indico aŭ indiko?

ratkaptisto (მომხმარებლის პროფილი) 21 იანვარი, 2012 10:19:34

Mi konstruas programojn por la komputilo kaj mi laboras kun indicojn. Tiu estas la kaŭzo por mia elekto "indico".

martelo : tenejlo?

dobri (მომხმარებლის პროფილი) 21 იანვარი, 2012 14:53:43

Necesis elekti martelon, ĉar mi tute ne scias, kio estas tenejlo. Aŭ vi opiniis tenajlon?

Pensio aŭ peniso?

ratkaptisto (მომხმარებლის პროფილი) 21 იანვარი, 2012 17:25:34

dobri:Necesis elekti martelon, ĉar mi tute ne scias, kio estas tenejlo. Aŭ vi opiniis tenajlon?

Pensio aŭ peniso?
Pardonu, la ĝusta vorto estus "tenajlo".

ratkaptisto (მომხმარებლის პროფილი) 21 იანვარი, 2012 17:28:32

Mia elekto estas "pensio", ĉar tiu estas bona metodo por ricevi monon.

Riĉa aŭ malriĉa?

dobri (მომხმარებლის პროფილი) 21 იანვარი, 2012 18:01:41

Ĉiu homo strebas esti riĉa, precipe la malriĉuloj.

Hubo aŭ hufo?

ზემოთ დაბრუნება