Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-21 19:14:08

Laŭ mia vortaro estas tiuj vortoj la samaj.

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-21 19:51:00

ratkaptisto:Laŭ mia vortaro estas tiuj vortoj la samaj.
Tiam vi ne havas bonan vortaron, ĉar hubo estas iama kampomezurunuo valoranta ĉirkaŭ 10-15 hektarojn. Kontraŭe hufo estas ungo de diversaj mamuloj formanta larĝan piedbazon (citaĵo el PIV).

Espi (Montri la profilon) 2012-januaro-22 20:31:11

ratkaptisto:Laŭ mia vortaro estas tiuj vortoj la samaj.
Nun vi ankaŭ povas vidi en la "lernu!"-vortaro!

Amike

mountainash (Montri la profilon) 2012-januaro-23 10:45:48

Espi:
ratkaptisto:Laŭ mia vortaro estas tiuj vortoj la samaj.
Nun vi ankaŭ povas vidi en la "lernu!"-vortaro!

Amike
Dankon Espi.

Hubo, ĉar oni povas semi kaj rikolti multajn legomojn sur ĝi, sed hufo ne vivtenus vilaĝon!

universitato aŭ liceo?

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-23 16:01:46

Universitato aspektas pli majeste.

Terparto aŭ terpomo?

mountainash (Montri la profilon) 2012-januaro-23 21:59:04

dobri:Universitato aspektas pli majeste.

Terparto aŭ terpomo?
Oni povas kreskigi multajn terpomojn sur terparto! Do, mi elektas terparto.

Fuŝi aŭ fiŝi?

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-23 22:24:23

Prefere fiŝi. La fiŝoj bongustas.

Flago aŭ flagelanto?

vincas (Montri la profilon) 2012-januaro-26 14:13:42

Litova flago estas trikolora.

neĝo aŭ sukero

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-26 14:50:55

Sukero, ĉar ĝi estas pli dolĉa ol neĝo.

Humoro aŭ humuro?

mannyneira (Montri la profilon) 2012-januaro-27 00:35:44

Humuro. Humuro estas la fratino de saĝeco.

Volapuko... aŭ morto?

Reen al la supro