Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-28 18:44:25

Droso, ĉar mi bezonas tiun por mia boato.

merlo aŭ korvo?

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-28 18:46:36

Merlo estas pli simpatia.

Krako aŭ kranko?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-28 18:52:21

Krako estas mia plej bona luksnutraĵo, mi prenas tiun ciutage multfoje.

cigaro aŭ cigaredo?

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-28 19:00:38

ratkaptisto:Krako estas mia plej bona luksnutraĵo, mi prenas tiun ciutage multfoje.

cigaro aŭ cigaredo?
Krako estas sono ĉe rompado de io. Ĉu tio sufiĉas al vi por manĝado?

Cigaro, ĉar ĝi pli bone forpeladas kulojn.

Postiri aŭ postkuri?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-28 19:49:40

dobri:
ratkaptisto:Krako estas mia plej bona luksnutraĵo, mi prenas tiun ciutage multfoje.

cigaro aŭ cigaredo?
Krako estas sono ĉe rompado de io. Ĉu tio sufiĉas al vi por manĝado?

Cigaro, ĉar ĝi pli bone forpeladas kulojn.

Postiri aŭ postkuri?
Laŭ mia vortaro estas krako = drogo (krako (krak·o ← krak·i)
Drogen Crack (aus Cocain und Backpulver hergestelltes Rauschmittel)

En alia vortaro mi sed trovis vian difinon.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-28 19:51:54

Postiri estas pli bone, ĉar mi havas tempon.

glui aŭ alkudri?

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-28 20:11:01

Glui estadas pli rapide, tamen ofte ĝi ne tro longe eltenas.

Matrico aŭ patrico?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-28 20:16:16

Tiuj iloj estas tre teknika por mi kaj mi pensas ankaŭ eksmoda por la hodiaŭa tempo. Mi elektas "matrico", ĉar mi jam laboris kun matricoj.

kanoto aŭ velbarko?

vincas (Montri la profilon) 2012-januaro-29 12:29:35

velbarko, ĉar mi mensas ke ĝi estas ia ŝipeto.

banano aŭ pomo

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-29 12:37:17

Banano, ĉar ĝi estas pli multekosta ol pomo.

Oro aŭ orelo?

Reen al la supro