ไปยังสารบัญ

ปิด
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

จาก Kokcineleto, 22 พฤศจิกายน 2008

ข้อความ 6311

ภาษา: Esperanto

dobri (แสดงโปรไฟล์) 30 มกราคม 2012, 16:13:12

Pino, ĉar ĝi estas pli alta.

Herbo aŭ herdo?

ratkaptisto (แสดงโปรไฟล์) 30 มกราคม 2012, 19:40:54

Mi amas la koloron "verda", tial mi elektas "herbo".

lernejo aŭ infanĝardeno?

dobri (แสดงโปรไฟล์) 30 มกราคม 2012, 20:09:27

Lernejo, ĉar la lernantoj jam estas pli aĝaj kaj tial ankaŭ pli parolemaj.

Mito aŭ nito?

ratkaptisto (แสดงโปรไฟล์) 30 มกราคม 2012, 20:27:05

Mi elektas "nito", ĉar mi ofte manlaboras.

ŝtrumpo aŭ ŝtrumpeto?

dobri (แสดงโปรไฟล์) 31 มกราคม 2012, 16:09:05

Mi kutime portas ŝtrumpetojn.

Najli aŭ tajli?

ratkaptisto (แสดงโปรไฟล์) 31 มกราคม 2012, 17:43:31

Mi najlas, ĉar mi ofte laboras kun ligno.

homaro aŭ homamo?

dobri (แสดงโปรไฟล์) 31 มกราคม 2012, 18:22:09

Amo al homo (homamo) estas por mi pli grava ol la tuta homaro. Homoj estas multegaj!

Geodezio aŭ geografio?

ratkaptisto (แสดงโปรไฟล์) 31 มกราคม 2012, 18:33:01

Geografio estas por mi pli interesa ol gezodecio, tial mi elektas "geografio".

rondelo aŭ rondeto?

dobri (แสดงโปรไฟล์) 31 มกราคม 2012, 18:41:54

Mi volonte vizitadis E-rondeton, kiam ĝi ankoraŭ funkciis.

Ruteno aŭ rutino?

ratkaptisto (แสดงโปรไฟล์) 31 มกราคม 2012, 19:46:40

Mi preferas "rutino" en la positiva ordo, ĉar tiuj homoj estas ĉiam kaj ĉie profitaj homoj.

manto aŭ manko?

กลับไปด้านบน