目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto,2008年11月22日の

メッセージ: 6311

言語: Esperanto

dobri (プロフィールを表示) 2012年2月6日 14:45:10

Bindita estadas libro, vindita la vito. Ĉar mi ŝatas legi, tial bindo.

Statoro aŭ staturo?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年2月6日 15:52:44

La lampo en mia kelo ne funkciis, mi bezonis novan statoron. Sen statoro oni ne havas lumon. Mi scias pri la graveco de tiu objekto kaj tial mi elektas "statoro", kvankam mi scias, ke staturo ankaŭ estas grava en la vivo de homoj.

abio aŭ abituro?

dobri (プロフィールを表示) 2012年2月6日 16:05:04

Ĉu "abituro" signifas mezgradan studon? Mia vortaro enhavas nur la vorton "abituriento". Tamen mi preferas arbon - abion.

Plebo aŭ pledo?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年2月6日 16:10:04

Mi ne interesiĝas por juro, tial mi elektas "plebo". Se la pleboj bezonas helpon de mi, kaj mi povus helpi, mi volonte volas helpi.

pibo aŭ pibro?

dobri (プロフィールを表示) 2012年2月6日 16:27:23

Pardonu, sed nun mi ne kapablas elekti. Ambaŭ vortoj ne troviĝas en PIV nek en alia mia vortaro. Plu, kion fakte signifas "arbituro"?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年2月6日 17:18:28

ratkaptisto:Mi ne interesiĝas por juro, tial mi elektas "plebo". Se la pleboj bezonas helpon de mi, kaj mi povus helpi, mi volonte volas helpi.

pibo aŭ pibro?
Pardonu:

pipo aŭ pipro?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年2月6日 17:24:11

dobri:Pardonu, sed nun mi ne kapablas elekti. Ambaŭ vortoj ne troviĝas en PIV nek en alia mia vortaro. Plu, kion fakte signifas "arbituro"?
"arbituro" estas erara. La ĝusta vorto estas "abituro". Tiu vorto ne estas en la vortara de lernu.net, sed en alia germana vortaro. Mi trovas "abituriento", li estas la homo, kiu havas abituron. Li estis lernanto de la gimnasio kun sukceso.

dobri (プロフィールを表示) 2012年2月7日 14:37:04

Dankon pro klarigo.
Ĉar pipo estas tute malutila por mi, tial mi elektas pipron por bona gusto.

Omo aŭ ono?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年2月7日 18:40:21

Dum lernado de Esperanto estas la vorto "ono" tre grava, ekz. duono, triono ktp. La vorto "omo" ne estas grava por mi. Tial mi elektas "ono".

bretaro aŭ brutaro?

dobri (プロフィールを表示) 2012年2月7日 19:55:57

Bretaro, ĉar ĝi pli konvenas al mia ĉambro ol brutaro.

Burgo aŭ burko?

先頭にもどる