Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 noiembrie 2008

Contribuții/Mesaje: 6311

Limbă: Esperanto

ratkaptisto (Arată profil) 8 februarie 2012, 15:32:05

Limo estas kontraŭ la naturo kaj lino estas planto en la naturo. Mi amas la naturon, tial mi elektas "lino".

kino aŭ vino?

ratkaptisto (Arată profil) 8 februarie 2012, 15:33:12

dobri:Lido, ĉar tio estas mono.

Limo aŭ lino?
Mi ne komprenas. Kial estas limo = mono?

dobri (Arată profil) 8 februarie 2012, 16:02:14

Ambaŭ estas agrablaj, tamen mi pli preferas vinon ol kinon.
Lido estas litova valuto, plu ĝi estas germana popola kanto aŭ loĝanto de antikva Lidio.

Ekstera aŭ ekstra?

ratkaptisto (Arată profil) 8 februarie 2012, 16:23:03

dobri:Ambaŭ estas agrablaj, tamen mi pli preferas vinon ol kinon.
Lido estas litova valuto, plu ĝi estas germana popola kanto aŭ loĝanto de antikva Lidio.

Ekstera aŭ ekstra?
Dankon, nun mi komprenas

ratkaptisto (Arată profil) 8 februarie 2012, 16:31:12

Oni ofte amas superlativojn, la vorto "ekstra" estas superlativo. La alia vorto "ekstera" havas rilaton al la loko. Mi komprenas baldaŭn vortojn, kaj mi ne povas decidi por unu. Tial mi elektas sur la bazo de alfabeto: "ekstera".

fato aŭ bato?

vincas (Arată profil) 9 februarie 2012, 19:29:47

Mi povas mortigi sep per unu bato ;]

ofta aŭ rara

ratkaptisto (Arată profil) 9 februarie 2012, 19:33:36

Mi elektas "ofta", ĉar mi amas la ofta manĝo.

hodiaŭ aŭ morgaŭ?

dobri (Arată profil) 9 februarie 2012, 20:37:18

Hodiaŭ. Kion vi povas fari hodiaŭ, ne prokrastu al morgaŭ.

Lepioto aŭ lepto?

ratkaptisto (Arată profil) 9 februarie 2012, 20:52:08

dobri:Hodiaŭ. Kion vi povas fari hodiaŭ, ne prokrastu al morgaŭ.

Lepioto aŭ lepto?
Mi ne trovis tiujn vortojn en miaj vortaroj.

dobri (Arată profil) 9 februarie 2012, 21:11:07

ratkaptisto:
dobri:Hodiaŭ. Kion vi povas fari hodiaŭ, ne prokrastu al morgaŭ.

Lepioto aŭ lepto?
Mi ne trovis tiujn vortojn en miaj vortaroj.
Temas pri fungo kaj larvo de insekto. Lepto estas ankaŭ malgranda greka monero.

Înapoi mai sus