İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

A aŭ B? Elektu!

başlangıç Kokcineleto, 22 Kasım 2008

Mesajlar: 6311

Dil: Esperanto

ratkaptisto (Profili görüntüle) 24 Şubat 2012 15:24:20

dobri:Ĉar fenstro ne ekzistas necesas elekti pordon.

Feniko aŭ fenikso?
Pardonu: fenestro

ratkaptisto (Profili görüntüle) 24 Şubat 2012 15:27:32

Mi ofte iras en la zoon, mi volonte regardas la fenikojn. Tial mi elektas "feniko".

lapo aŭ lampo?

dobri (Profili görüntüle) 24 Şubat 2012 15:34:15

ratkaptisto:
dobri:Ĉar fenstro ne ekzistas necesas elekti pordon.

Feniko aŭ fenikso?
Pardonu: fenestro
Kompreneble, ke mi bone komprenis. Mi nur testis vin, ĉu vi estas ofendiĝema. Feliĉe vi prenas ĉion bonhumore kiel mi.

Feniko estas arbo (laŭ mia vortaro). Ĉu ĝi kreskas ankaŭ en zoo?

Lampo estas pli grava ol ia herbaĉo.

Spiro aŭ spirito?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 24 Şubat 2012 15:43:52

dobri:
ratkaptisto:
dobri:Ĉar fenstro ne ekzistas necesas elekti pordon.

Feniko aŭ fenikso?
Pardonu: fenestro
Kompreneble, ke mi bone komprenis. Mi nur testis vin, ĉu vi estas ofendiĝema. Feliĉe vi prenas ĉion bonhumore kiel mi.

Feniko estas arbo (laŭ mia vortaro). Ĉu ĝi kreskas ankaŭ en zoo?

Lampo estas pli grava ol ia herbaĉo.

Spiro aŭ spirito?
Mia vortaro montras la vorton "fenikoptero" - tiu estas animalo.

Mi ne trovis la vorton "feniko". Sed mi pensas, ke "fenikoj" ankaŭ estas en la zoo.

Dankon pro via korektado - mi ne estas ofendiĝema.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 24 Şubat 2012 15:45:38

Mi elektas "spiro", ĉar ĉiu homo havas spriron, sed ne spirton. rideto.gif

rideto aŭ ridego?

dobri (Profili görüntüle) 24 Şubat 2012 16:17:01

Jes "fenikoptero" estas animalo, tamen "feniko" estas arbo el genro de palmoj (ekz. Kanaria feniko aŭ daktila feniko).

Al mi sufiĉas rideto. Mi ne bezonas ridegi.

Festeno aŭ festono?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 24 Şubat 2012 16:33:55

Ambaŭ ideojn estas por festo. Festeno estas por la stomako kaj festono por la okuloj. Mi elektas festenon, ĉar mi volonte manĝas.

ripo aŭ rapo?

dobri (Profili görüntüle) 24 Şubat 2012 18:00:38

Porka ripo pli bongustas ol iu legomo.

Stufaĵo aŭ stukaĵo?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 24 Şubat 2012 18:05:13

Mi volonte manĝas, tial mi elektas "stufaĵo".

stelo aŭ stilo?

dobri (Profili görüntüle) 24 Şubat 2012 18:08:48

Mi ŝatas rigardi stelojn.

Rumo aŭ rumbo?

Başa geri dön