Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2012-marto-01 10:23:30

Mi lavas sin en ĉiu mateno.

esperantisto aŭ esperantulo

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-01 12:11:24

Mi elektas "esperantisto", ĉar tiu vorto estas pli internacia.

glaciaĝo aŭ pudingo?

vincas (Montri la profilon) 2012-marto-01 13:25:52

Mi pli ŝatas pudingon.

suko de pomo aŭ suko de piro

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-01 16:26:33

Mi elektas sukon de pomo, ĉar mi havas pomujon en mia ĝardeno kaj mia edzino preparas sukon de pomo.

kato aŭ muso?

dobri (Montri la profilon) 2012-marto-01 16:47:12

Muso, ĉar mi bezonas ĝin por facila regado de komputilo.

Fajli aŭ fajri?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-01 17:02:50

Mi elektas fajli, ĉar mi havas fajlilon kaj ne alumeton por fajri.

tondilo aŭ tranĉilo?

dobri (Montri la profilon) 2012-marto-01 17:09:15

Tranĉilo, ĉar mi pli ofte bezonas tranĉi ol tondi.

Pajlofasko aŭ pajlohomo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-01 17:11:53

Pajlohomo estas bela ideo por uzado de la pajlo, mi elektas tiun.

poŝtelefono aŭ domtelefono?

dobri (Montri la profilon) 2012-marto-01 17:19:00

Ĉar per poŝtelefono multaj homoj ĝenas min, tial mi elektas domtelefonon.

Frapo aŭ frato?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-01 17:37:21

Mi ne havas fraton, mi ĉiam deziris, tial mi ĉe tiu ludo elektas "frato".

lamo aŭ lumo?

Reen al la supro