Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22. studenoga 2008.

Poruke: 6311

Jezik: Esperanto

dobri (Prikaz profila) 10. ožujka 2012. 06:13:15

Kasto estas iom rasisma vorto, tial mi elektas belan kastelon.

Kazo aŭ kaŭzo?

ratkaptisto (Prikaz profila) 10. ožujka 2012. 08:40:00

Mi ofte pripensas pri gramatikaj problemoj, tie ludas la vorton "kazo" grandan rulon. Tiel mi elektas "kazo".

trinkejo aŭ drinkejo?

dobri (Prikaz profila) 10. ožujka 2012. 12:06:02

Drinkejo pli agrablas dum ĉi tiu malvarma vetero.

Rolo aŭ rulo?

ratkaptisto (Prikaz profila) 10. ožujka 2012. 13:20:36

Mi havas rulon por labori en mia ĝardeno, mia edzino ludas la pli gravan rolon. Mi elektas "rulo".

pigmento aŭ tegmento?

vincas (Prikaz profila) 10. ožujka 2012. 14:13:06

Por mia domo bezonas novan tegmenton.

paĝo aŭ paĝio

ratkaptisto (Prikaz profila) 10. ožujka 2012. 15:57:30

Mi elektas "paĝo", precipa "interetpaĝo"

burgo aŭ kastelo?

dobri (Prikaz profila) 10. ožujka 2012. 18:44:24

Burgo, ĉar ĝi kutime troviĝas pli alte.

Laŭ PIV la vorto "rulo" havas multajn signifojn, sed neniun kiel plenumi ies postulojn! Labori en ĝardeno estas via rolo aŭ devo aŭ rajto, simple ebleco.

Negi aŭ negoci?

ratkaptisto (Prikaz profila) 10. ožujka 2012. 19:49:28

dobri:Burgo, ĉar ĝi kutime troviĝas pli alte.

Laŭ PIV la vorto "rulo" havas multajn signifojn, sed neniun kiel plenumi ies postulojn! Labori en ĝardeno estas via rolo aŭ devo aŭ rajto, simple ebleco.

Negi aŭ negoci?
Por la laborado en mia ĝardeno mi havas rulon. La rulo estas ronda ilo kun du stangoj kaj tenilo. Per la ilo oni povas rulumi sur la herbaro, kaj tiam oni ricevas glatan surfacon.

ratkaptisto (Prikaz profila) 10. ožujka 2012. 19:51:29

Mi elekatas "negoci", ĉar oni povas gajni monon.

kandelo aŭ lampo?

vincas (Prikaz profila) 10. ožujka 2012. 19:56:49

Oni uzas kandelojn, kiam oni volas havi nekutiman etoson.

kesto aŭ kerno

Natrag na vrh