Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22 listopada 2008

Wpisy: 6311

Język: Esperanto

ratkaptisto (Pokaż profil) 10 marca 2012, 20:03:55

Mi elektas keston, ĉar mi volos fari transloĝigo.

atendi aŭ atenti?

vincas (Pokaż profil) 10 marca 2012, 20:13:52

Mi atendas morgaŭan tagon, ĉar morgaŭ en Litovio estos tago de sendependeco.

kolo aŭ kodo

dobri (Pokaż profil) 10 marca 2012, 20:15:44

@ratkaptistolango.gifardonu, nun eraris mi, ĉar mi kutime ne uzas la cilindroforman rulon en mia ĝardeno.

Mi malŝatas longe atendi, prefere mi atentus malgrandan infanon.
Same kolo estas pli grava por mia vivo ol iu kodo.

Hidro aŭ hidranto?

ratkaptisto (Pokaż profil) 10 marca 2012, 20:20:55

Hidranto estas tre grava, kiam oni havas fajron en la domo, mi elektas tiun objekton.

rizo aŭ rozo?

vincas (Pokaż profil) 10 marca 2012, 20:25:42

El la floroj mi pli ŝatas rozojn.

rondo aŭ ronki

dobri (Pokaż profil) 10 marca 2012, 21:23:09

Ronkado estas malagrabla agado. Mi elektas rondon familian.

Rando aŭ rundo?

ratkaptisto (Pokaż profil) 11 marca 2012, 11:08:03

Vespere mi ĉiam faras rundon ĉirkaŭ mia domo, estas grava kutimo. Tial mi elektas tiun vorton.

ruĝa aŭ verda?

ratkaptisto (Pokaż profil) 11 marca 2012, 12:23:50

Mi elektas ovon, ĉar ovo estas pli malmultekosta ol bovo.

karto aŭ letero?

vincas (Pokaż profil) 11 marca 2012, 12:27:39

Mi ofte skribas leteroj per komputilo.

porti aŭ porko

ratkaptisto (Pokaż profil) 11 marca 2012, 12:31:51

Mi elektas "porko", ĉar mi ofte manĝas viandon de porko.

bencino aŭ gasojlo?

Wróć do góry