Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2012-marto-11 13:23:01

Benzino por mi pli gravas.

Bebo aŭ bedo?

vincas (Montri la profilon) 2012-marto-11 15:06:36

Beboj estas tre belaj malgrandaj estaĵoj ;]

tuno aŭ turo

dobri (Montri la profilon) 2012-marto-11 15:35:42

Se temas pri alta turo, la tiu allogas min.

Tri aŭ tro?

vincas (Montri la profilon) 2012-marto-11 16:40:23

Mi pensas, ke mi estas tro babilema.

pigo aŭ pigra

dobri (Montri la profilon) 2012-marto-11 16:44:54

Pigra mi estadas ofte, dum kun pigo mi havas nenion komunan.

Petrologo aŭ petroselo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-11 18:57:56

En mia ĝardeno mi havas petroselon kaj mi ofte uzas petroselon dum la kuirado, tial mi elektas "petroselo".

vento aŭ tornado?

dobri (Montri la profilon) 2012-marto-11 20:29:45

Mi preferas mildan venton.

Salamo aŭ salamandro?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-11 20:33:21

Mi volontege manĝas salamon, tial mi elektis tiun vorton.

Ŝerco aŭ serĉo?

dobri (Montri la profilon) 2012-marto-11 20:59:21

Estas ĉiam malfacile serĉi ion, tial mi preferas bonan ŝercon.

Galanto aŭ galantino?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-11 22:09:00

Mi elektas "galanto", ĉar ni nun havas printempon.

lito aŭ bito?

Reen al la supro