Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22 listopada 2008

Wpisy: 6311

Język: Esperanto

ratkaptisto (Pokaż profil) 21 marca 2012, 21:47:14

Mi elektas "vivi sen komputilo".

anonimia aŭ malanonimia?

dobri (Pokaż profil) 24 marca 2012, 16:49:38

Ĉiu homo devas respondi por siaj agoj. Tial malanonima.

Marno aŭ marto?

vincas (Pokaż profil) 25 marca 2012, 11:58:22

Marno, ĉar mi nescias, kion ĝi signifas.

salvo aŭ salvio

dobri (Pokaż profil) 25 marca 2012, 14:20:42

Marno estas sedimenta petro konsistanta el miksaĵo de kalcito kaj argilaj mineraloj (PIV).

Salvio, ĉar mi preferas floron anstataŭ pafado.

Sapo aŭ sapeo?

ratkaptisto (Pokaż profil) 25 marca 2012, 16:57:35

Mi elektas "sapo", ĉar mi ĉiutage uzas sapon.

polvo aŭ pulvo?

dobri (Pokaż profil) 25 marca 2012, 17:40:47

Prefere mi purigus tapiŝon de polvo ol de pulvo.

Antaŭmono aŭ antaŭnomo?

ratkaptisto (Pokaż profil) 25 marca 2012, 20:56:14

Mi elektas "antaŭnomo", ĉar mi havas antaŭnomon.

elekto aŭ selekto?

dobri (Pokaż profil) 26 marca 2012, 14:21:15

Elekto, ĉar ĝi estas pli libera.

Volumo aŭ volumeno?

ratkaptisto (Pokaż profil) 27 marca 2012, 20:16:38

Mi elektas "volumenu", ĉar tiu vorto estas pli kutima ol la alia.

rubeno aŭ rubejo?

dobri (Pokaż profil) 28 marca 2012, 15:03:29

Rubeno. Se la valora ŝtono rubeno ne plaĉus al mi, tiam mi povus ĝin elĵeti al rubejo.

Nokto aŭ noktuo?

Wróć do góry