Aller au contenu

Verrouillé
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 novembre 2008

Messages : 6311

Langue: Esperanto

dobri (Voir le profil) 29 mars 2012 18:02:04

Akumulilo, ĉar ĝi estadas pli granda.

Profeto aŭ profito?

ratkaptisto (Voir le profil) 29 mars 2012 18:08:36

Mi laboradas kaj volas havi profiton, tial mi elektas tiun vorton.

kolito aŭ kolirio?

dobri (Voir le profil) 29 mars 2012 19:28:48

Kojlito, ĉar mi preferas parton de intesto antaŭ iu medikamento.

Maĉo aŭ maĉeto?

ratkaptisto (Voir le profil) 30 mars 2012 06:55:54

dobri:Kojlito, ĉar mi preferas parton de intesto antaŭ iu medikamento.

Maĉo aŭ maĉeto?
-- ko(j)lito

ratkaptisto (Voir le profil) 30 mars 2012 06:57:48

Mi preferus maĉeton, ĉar tiu estas bona ilo por la laboro en la ĝardeno.

rivalo aŭ rilato?

dobri (Voir le profil) 30 mars 2012 15:10:35

En PIV troviĝas kolito=kojlito.

Rilato kun bela virino.

Rivalo aŭ rivelo?

ratkaptisto (Voir le profil) 30 mars 2012 15:26:00

Mi ne konas la vorton "rivelo", tial mi elektas "rivalo".

mono aŭ sono?

dobri (Voir le profil) 30 mars 2012 16:15:15

Rivelo - apero de tio, kio estas nekonata, nevidebla aŭ sekreta.

Ĉar la sono estas tro ordinara afero, tial mi preferas monon. Mono neniam estas superflua!

Divizio aŭ divizoro?

ratkaptisto (Voir le profil) 30 mars 2012 16:38:37

Mi kelkfoje faras divizionon, kaj mi elektas pro tio tiun vorton.

glaso aŭ vazo?

dobri (Voir le profil) 30 mars 2012 17:18:19

Glaso da biero, kompreneble.

Somato aŭ sonato?

Retour au début