Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

Ryuuichi (Å vise profilen) 2012 4 1 10:44:30

Kvankam ĉi tio estas nekuraĝa ago, mi preferas forkuri.

dolĉaĵo aŭ salaĵo?

Kelli (Å vise profilen) 2012 4 1 13:14:24

Mi ankaŭ ŝatas salaĵojn sed mi amegas dolĉaĵojn!

Trudi niajn verojn aŭ akcepti aliulajn verojn?

dobri (Å vise profilen) 2012 4 1 14:00:08

Mi neniam strebas trudi ion al iu. Prefere mi almenaŭ ŝajne akceptas alies veron.

Brako aŭ trako?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 4 4 16:44:56

Mi elektas brakon, ĉar mi havas brakojn. La alia vorto ne estas de mia vivo.

pasko aŭ pentokosto?

dobri (Å vise profilen) 2012 4 4 18:37:46

Pentekosto por ĝuste skribi la nomon.

Soneo aŭ soneto?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 4 4 19:24:55

Nek soneo nek soneto estas mia elekto ĉar mi interesiĝas por aliaj.

printatoro aŭ printarko?

dobri (Å vise profilen) 2012 4 4 19:32:06

Anstataŭ printatoro mi skribus simple printilo. Printarkon mi ne povas elekti, ĉar mi ne komprenas, kion ĝi signifas.

Lumo aŭ luno?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 4 5 08:55:12

dobri:Anstataŭ printatoro mi skribus simple printilo. Printarkon mi ne povas elekti, ĉar mi ne komprenas, kion ĝi signifas.

Lumo aŭ luno?
Jes, dobri, vi pravas. Mit trovas la vorton "printatoro" en mia vortaro kaj mi pensas, ke tiu vorto estas nova nocia. Por mi ankaŭ la vorto "printilo" estas pli agrabla.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 4 5 08:57:53

Mi amas la tagon pli multe ol la nokto, tial mi elektas la vorton "luno".

blazo aŭ bluzo?

dobri (Å vise profilen) 2012 4 5 16:06:02

ratkaptisto:Mi amas la tagon pli multe ol la nokto, tial mi elektas la vorton "luno".

blazo aŭ bluzo?
demando.gif
Se vi pli ŝatas tagon, kial vi elektas lunon, kiu dumtage brilas nur malklare?

Bluzo de bela virino estas pli agrabla ol vangovundo.

Tamen mi daŭre ne komprenas, kio estas printarko?

Vergo aŭ verko?

Tibake til toppen