Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 4 5 16:42:03

dobri:
ratkaptisto:Mi amas la tagon pli multe ol la nokto, tial mi elektas la vorton "luno".

blazo aŭ bluzo?
demando.gif
Se vi pli ŝatas tagon, kial vi elektas lunon, kiu dumtage brilas nur malklare?

Jes, l u m o

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 4 5 16:44:54

[Tamen mi daŭre ne komprenas, kio estas printarko?

printi kaj arko --- printarko

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 4 5 16:49:41

Vergo estas objekto por uzo en la ĝardeno kaj tiu estas de mia vivo, la alia vorto "verko" ne estas de mia regiono. Mia elekto estas "vergo".

glaso da biero aŭ glaso de biero?

dobri (Å vise profilen) 2012 4 5 17:22:44

ratkaptisto:[Tamen mi daŭre ne komprenas, kio estas printarko?

printi kaj arko --- printarko/quote]Ĉar arko havas laŭ PIV 9 diversajn signifojn, ĉu temas pri la E-supersigno?

Mi elektas plenan glason da biero, ĉar glaso de biero estas jam malplena!

Hordo aŭ hordeo?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 4 5 18:08:01

dobri:
ratkaptisto:[Tamen mi daŭre ne komprenas, kio estas printarko?

printi kaj arko --- printarko/quote]... ĉu temas pri la E-supersigno?

Jes, mi pensas.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 4 5 18:10:32

Mi elektas plenan glason da biero, ĉar glaso de biero estas jam (aŭ ankoraŭ!) malplena!

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 4 5 18:12:46

Mi elektas "hordeo", ĉar tiu estas sana nutraĵo.

lenso aŭ lento?

dobri (Å vise profilen) 2012 4 5 19:25:56

En mia optika mezurilo troviĝas lensoj, do ili estas gravaj por mi. Pli ol lenton mi ŝatas viandon.

Lepro aŭ leporo?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 4 5 20:12:37

Lepro estas malsano kaj leporo estas bela besteto. Pasko estas la festo de leporo. Mia elekto estas tre facila, mi elektas "leporo".

ovo aŭ avo?

dobri (Å vise profilen) 2012 4 5 20:19:06

Avo, ĉar mi estas ankaŭ avo. Ovoj estas ĉirkaŭ ni sufiĉe.

Oro aŭ uro?

Tibake til toppen