Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-07 12:36:55

dobri:
ratkaptisto:
ratkaptisto:
zaratustro:Mi elektas 'adapto-n' ĉar mi pensas ke kun adapto estas pli eble ke ni povus esti preta por fari adopton.
.... aŭ ....?

eble:

sabato aŭ dimanĉo?
20:18....
Mi tute ne komprenas, kial vi citas vin mem. Plu vi forgesis aldoni pluajn du eblecojn!
Bonvolu legi la sinsekvon ekzakte, estas du erarojn. Mi nur korektis la sinsekvon kaj la nuna tasko estus

sabato aŭ dimanĉo?

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-08 10:59:02

Eble mi malbone legis, tamen mi trovis nur unu vian eraron:"estas du erarojn."- devus esti "estas du eraroj." Tie ĉi temas pri nominativo!
Zaratustro forgesis aldoni novajn eblecojn.

Mi tute ne trovis vian korekton! Ja vi redaktis neniun vian kontribuon!
Tamen vian proponon, ĉu la sabato aŭ dimanĉo mi respondas same:
Sabato, ĉar tiam la dimanĉo ankoraŭ atendos min.
Bonvolu klarigi al mi, kio estis ĉe tio nekomprenebla?

Ĉasi aŭ ĉesi?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-08 12:51:28

dobri:Eble mi malbone legis, tamen mi trovis nur unu vian eraron:"estas du erarojn."- devus esti "estas du eraroj." Tie ĉi temas pri nominativo!
Zaratustro forgesis aldoni novajn eblecojn.

Mi tute ne trovis vian korekton! Ja vi redaktis neniun vian kontribuon!
Tamen vian proponon, ĉu la sabato aŭ dimanĉo mi respondas same:
Sabato, ĉar tiam la dimanĉo ankoraŭ atendos min.
Bonvolu klarigi al mi, kio estis ĉe tio nekomprenebla?

Ĉasi aŭ ĉesi?
Laŭ mia kontribuo de 06.04.2012, 20:18:16, vi respondis post 4 sekundonjn per 20.18:20 "Kompreneble scienco ... ili amas min. Adapto aŭ adopto."

Mi ne vidis la frazon (via forta respondo): "Sabato, ĉar tiam la dimanĉo ankoraŭ atendos min."

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-08 13:26:59

Bone. Nun vi vidas kaj povas elekti aŭ skribi opinion pri mia elekto de sabato. Kial ĝi estas forta?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-08 16:42:46

dobri:Bone. Nun vi vidas kaj povas elekti aŭ skribi opinion pri mia elekto de sabato. Kial ĝi estas forta?
Pardonu, mi opinias "rapida" - "rapidega".

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-08 16:48:45

Rapida estas bona vorto, tamen rapidega estas pli trafa.

Admiro aŭ admiralo?

vincas (Montri la profilon) 2012-aprilo-09 16:42:57

Nun mi admiras, kia bela tago estis en Litovio.

pado aŭ pafo

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-09 18:29:50

Pado tra densa arbaro allogas min.

Elkraĉi aŭ elkrani?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-09 18:51:15

Mi elektas "elkrani", ĉar mi volonte trinkas bieron.

hundo aŭ kato?

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-09 19:01:54

Hundo, ĉar mia filo vizitas nin kun hundo.

Ĉar ĉi tiu ebleco ankoraŭ ne estis elektita, tial denove: ĉasi aŭ ĉesi?

Reen al la supro