Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 4 9 19:14:54

Mi elektas "ĉesi", ĉar mi baldaŭ volos dormi.

nombri aŭ pagi?

dobri (Å vise profilen) 2012 4 9 19:26:39

Nombri povas esti enspezo, sed pagi estas ĉiam elspezo.

Ronĝi aŭ ronki?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 4 10 07:35:55

Mi elektas la vorton ronĝi, ĉar ronki estas ĝena.

festi aŭ labori?

dobri (Å vise profilen) 2012 4 10 15:37:38

Festi estas agrable, tamen labori necesas.

Ruso aŭ rusto?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 4 10 15:40:51

Mi elektas "ruso", ĉar la rusoj kiun mi konas, estas agrablaj homoj.

stipo aŭ stupo?

dobri (Å vise profilen) 2012 4 10 15:49:25

Por riparo de akvokondukilo oni ofte bezonas stupon. Tial mi elektas ĝin. Stipo estas nur herbo.

Volbo aŭ volto?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 4 10 19:54:17

Volto estas tre teknika vorto - volbo estas misteria. Mi amas misterioj, pro tio mit elektas "volbo".

tujmesaĝilo aŭ forumo?

dobri (Å vise profilen) 2012 4 10 20:30:19

Al mi pli konvenas forumo.

Digo aŭ diko?

TatuLe (Å vise profilen) 2012 4 15 15:29:45

Diko estas tre baza afero en nia universo, ĉar sen diko oni estas dudimensia.

La ludo "A aŭ B" aŭ la ludo "VortLudo"?

dobri (Å vise profilen) 2012 4 15 15:41:25

La ludo A aŭ B estas pli pensema.

Kapro aŭ karpo?

Tibake til toppen