Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-26 19:52:03

Krajono, ĉar mi ankoraŭ havas multajn.

ĉapo aŭ ĉapelo?

Ryuuichi (Montri la profilon) 2012-aprilo-26 20:32:45

Ĉapelo, tiel mi aspektos kiel ĵ-litero ridulo.gif

ŝtona aŭ sabla plaĝo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-27 06:12:11

Mi amas sablan plaĝon pli multe, ĉar oni devas havi sunon.

gazeto aŭ libro?

Ryuuichi (Montri la profilon) 2012-aprilo-27 15:23:50

Mi ja ŝatas gazetojn ridego.gif

mono aŭ mano?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-27 15:30:25

Oni bezonas multe da mono kaj ankaŭ manon, bonan manon por diversaj agadoj kaj laborado. Mi elektas manon, ĉar la manoj helpas por gajni multe da mono.

roko aŭ rokolo?

Espi (Montri la profilon) 2012-aprilo-27 15:56:21

Nur demandeton: Kio estas "rokolo"?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-27 15:58:17

Pardonu: rokoko

Espi (Montri la profilon) 2012-aprilo-27 19:07:22

Roko estas tre bela muzika ĝenro, kiu tre plaĉas al mi.

Ĉu sudoko aŭ krucvortenigmo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-27 21:09:15

Mia edzino volonte okupiĝas kun sudoko, kaj mi preferas kaj elektas krucvortenigmon.

sabato aŭ dimanĉo?

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-28 18:34:20

Sabato, ĉar tiam la dimanĉo ankoraŭ atendas nin.

Fazo aŭ fezo?

Reen al la supro