ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

A aŭ B? Elektu!

از Kokcineleto, 22 نوامبر 2008

پست‌ها: 6311

زبان: Esperanto

dobri (نمایش مشخصات) 8 مهٔ 2012،‏ 17:51:03

Brakhorloĝo, ĉar ĝi troviĝas ĉiam ĉemane.

Ganto aŭ gantro?

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 8 مهٔ 2012،‏ 19:12:35

Multaj homoj uzas gantojn (mi ne), sed multaj homoj ne konas gantrojn. Mi elektas "ganto".

saliko aŭ betulo?

dobri (نمایش مشخصات) 9 مهٔ 2012،‏ 14:57:02

Gantro estas horizontala trabo ekstremaĵe subtenata per du vertikalaj samspecaj traboj, tiel formanta ponton.

Pli plaĉas al mi la betulo.

Tabelo aŭ tabulo?

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 10 مهٔ 2012،‏ 8:50:15

Tabulo estas tre grava ilo en la lernejo. Bonaj instruistoj ĉiam laboras kun la tabulo. Mi ofte uzas tabulon, tial mi elektas "tabulo".

mono aŭ sono?

dobri (نمایش مشخصات) 13 مهٔ 2012،‏ 18:05:34

Mono estas bedaŭrinde ĉiam grava.

Cigano aŭ cigaro?

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 14 مهٔ 2012،‏ 8:51:07

Cigaro ne estas bona por la sano, pri tio mi elektas "cigano".

betulo aŭ abio?

dobri (نمایش مشخصات) 14 مهٔ 2012،‏ 20:07:07

Abio, ĉar ĝi estas pli rara.

Celo aŭ ĉelo?

vincas (نمایش مشخصات) 15 مهٔ 2012،‏ 18:44:43

Celojn diktas al ni la vivo mem.

silo aŭ siglo

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 15 مهٔ 2012،‏ 19:09:41

Mi elektas la vorton "silo", ĉar tiu vorto havas malmulte da ligiloj.

pasko aŭ pentekosto?

dobri (نمایش مشخصات) 15 مهٔ 2012،‏ 19:11:13

Pasko estas pli populara en mia lando.

Sterkaĵo aŭ sternaĵo?

بازگشت به بالا