본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6311

언어: Esperanto

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 5월 15일 오후 7:14:18

Mi elektas sterkaĵon, ĉar tiu estas bona por mi ĝardeno.

loĝauto, tendo aŭ ruldomo?

dobri (프로필 보기) 2012년 5월 15일 오후 7:21:34

Kun tendo oni malfacile vojaĝas, la ruldomo estadas tro granda, tial mi preferus loĝaŭton.

Okcidento aŭ uesto?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 5월 15일 오후 7:24:45

Mi preferas diri okcidento. Mi pensas, ke la alia vorto (uesto) es la sama, sed mi ne konas tiun vorton.

poŝtelefono aŭ rettelefono?

dobri (프로필 보기) 2012년 5월 15일 오후 7:28:57

ratkaptisto:Mi preferas diri okcidento. Mi pensas, ke la alia vorto (uesto) es la sama, sed mi ne konas tiun vorton.

poŝtelefono aŭ rettelefono?
Jes.
Mi ne havas sperton kun la reta telefono, tial mi elektas la poŝtelefonon.

Pli aŭ plu?

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 5월 15일 오후 7:34:25

Tiu estas gramatika decido.

Lampo aŭ kandelo?

dobri (프로필 보기) 2012년 5월 15일 오후 7:37:48

Por lumigado estas lampo pli sekura.

Pliigi aŭ pluigi? (Tio ne estas la samsignifaj vortoj.)

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 5월 15일 오후 7:40:46

Mi elektas "pluigi", ĉar tiu estas agado de la agrikulturo, kaj mi komprenas iomete pri tiu.

aŭdi aŭ vidi?

dobri (프로필 보기) 2012년 5월 15일 오후 7:45:46

Agrikultura agado estas "plugi" kaj ne "pluigi". Vi povus tamen uzi la verbon, kiam dum la plugado oni ankaŭ plivastigas la kampon.

Vido estas pli grava.

Poento aŭ poeto?

vincas (프로필 보기) 2012년 5월 16일 오후 1:12:12

Unu el miaj plej ŝatataj poetoj estas litova poeto Maĉernis.

voki aŭ voli

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 5월 17일 오전 9:56:59

"Voki" estas pliuzata verbo dum la hodiaŭa tempo. Multaj homoj vokas per telefono. Sed "voli" estas ankaŭ tre grava. Ĉiuj homoj "volas" havi pacon, monon, ktp. Mi elektas "voli".

La ulo post mi hodiaŭ migras kun siaj amikoj en la arbaro.

다시 위로