Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Koracio (Montri la profilon) 2012-majo-21 17:55:04

Tiu estas alia ludo.
A aŭ B aŭ La ulo sub mi?

dobri (Montri la profilon) 2012-majo-21 19:08:54

Dum longa tempo plaĉas al mi A aŭ B.

Laiko aŭ lako?

jkph00 (Montri la profilon) 2012-majo-22 00:10:01

dobri:Dum longa tempo plaĉas al mi A aŭ B.

Laiko aŭ lako?
Laikon. Mi ĉiam preferas la vivantojn.

Mineralo aǔ miniaturo?

dobri (Montri la profilon) 2012-majo-22 06:18:17

Mineralo, ĉar ĝi estas natura.

Mono aŭ admono?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-majo-22 23:00:57

Se oni havas monon, oni estas kontenta, pri tio mi elektas "mono".

lampo aŭ lumpo?

jkph00 (Montri la profilon) 2012-majo-22 23:17:28

Lumpo, ĉar ĝiaj ovoj estas similaj al kaviaro kaj tre bongustaj!

Ĝigolo aǔ ĝirafo?

vincas (Montri la profilon) 2012-majo-23 09:38:14

Ĝirafo, ĉar ĝi estas mirinda besto.

komo aŭ kolzo

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-majo-23 14:01:36

Komo, ĉar mi ĉiutage skribas multajn komojn.

Hamburgo aŭ Parizo?

dobri (Montri la profilon) 2012-majo-23 15:05:13

jkph00:Lumpo, ĉar ĝiaj ovoj estas similaj al kaviaro kaj tre bongustaj!
Pardonu, kion precize signifas la vorto "lumpo"? Ĝi troviĝas en neniu el miaj vortaroj!

Hamburgo, ĉar tiun urbon mi ankoraŭ ne vizitis.

Volo aŭ volto?

vincas (Montri la profilon) 2012-majo-23 20:24:48

Mi ĉiam volas labori pli, sed veo mi estas mallaboremulo :[

ĉako aŭ ĉamo

Reen al la supro