Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2012-junio-18 18:17:31

Ho mi volas havi amason da monoj.

verda aŭ blua

dobri (Montri la profilon) 2012-junio-18 19:13:54

Al mi pli plaĉas la blua koloro.

Reversi aŭ renversi?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-junio-26 20:35:16

Mi ne trovas la vorton "reversi" en mia vortaro kaj mi ne amas la vorton kaj la agadon "renversi".

lampo aŭ kandelo?

dobri (Montri la profilon) 2012-junio-27 14:10:14

Reversi = rekudri eluzitan veston tiel, ke la interna flanko de la ŝtofo fariĝas la ekstera (PIV).

Lampo ŝajnas al mi pli serioza.

Resurso aŭ resuso?

codesito (Montri la profilon) 2012-junio-28 16:39:17

resurso ĉar estas pli necesa.

belgio aŭ belgujo

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-junio-28 16:48:15

Mi elektas "Belgio", ĉar mi ne ŝatas la "uj-formojn".

Italio aŭ Germanio?

dobri (Montri la profilon) 2012-junio-28 17:25:43

Mi ankaŭ ŝatas "i-formon". Eble hodiaŭ venkos Germanio.

Trajno aŭ trajto?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-junio-29 08:15:52

Mi volonte vojaĝas per trajno, tiu vorto estas mia elekto.

piedpilko aŭ ĝardenlaboro?

dobri (Montri la profilon) 2012-junio-29 18:28:26

Dum junaĝo piedpilko, sed nun restas por mi nur ĝardenlaboro.

Paro aŭ parado?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-junio-29 19:58:14

Parado ofte estas troigita ado, pro tio mi elektas paro.

pilko aŭ balo?

Reen al la supro